Kenigsbergaj klopsoj

La kenigsbergaj klopsoj estas orientprusia manĝaĵo, nome de germana kuirarto, kiu konsistas el viandobuloj en blanka saŭco kun kaporoj.

Kenigsbergaj klopsoj
Kenigsbergaj klopsoj kun boligitaj terpomoj
Kenigsbergaj klopsoj kun boligitaj terpomoj
Aliaj nomoj Königsberger Klopse
Kie estas manĝata  Germanio
Ĉefaj ingrediencoj viandhaketaĵo
Origino Kenigsbergo,  Germanio
vdr

Nomo redakti

La manĝaĵo ŝuldas la nomon al la urbo Kenigsbergo (germ. Königsberg, hodiaŭ Kaliningrado, Rusio) kaj estas unu el la plej gravaj kuirartaj specialaĵoj de Orienta Prusio. En Germana Demokratia Respubliko oficiale oni nomis ĝin Kochklopse (boligitaj viandobuloj) por eviti ajnan referencon al la urbo, kiu post la dua mondmilito ektroviĝis en Sovetio[1].

Preparado redakti

La klopsojn oni faras miksante viandon (bovidaĵon, porkaĵon aŭ bovaĵon) kun bulko trempita en akvo aŭ lakto, cepoj, ovoj, pipro (blanka), salo kaj muskatnukso. Tradicia ingredienco estas ankaŭ anĉovoj. La viandobuletojn oni boligas en salita akvo, kiu iĝas buljono. La buljonon oni miksas kun faruno, kremo, ovoflavo kaj kaporoj.

La kenigsbergajn klopsojn oni tradicie servas kun beto kaj boligitaj terpomoj, aŭ, malpli ofte, kun rizo[2].

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti