Kimĉon (koree 김천시, laŭ ĉinaj literoj 金泉市) estas universitata urbego en Sud-Koreio. La loknomo signifas: "ora printempa urbo".

Kimĉon
urbo en Sud-Koreio • urbego

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 137 540  (2015) [+]
Loĝdenso 136 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 7′ N, 128° 7′ O (mapo)36.119166666667128.11527777778Koordinatoj: 36° 7′ N, 128° 7′ O (mapo) [+]
Areo 1009,5 km² ( 100 950 ha) [+]
Kimĉon (Suda Koreio)
Kimĉon (Suda Koreio)
DEC
Kimĉon
Kimĉon
Situo de Kimĉon

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gimcheon [+]
vdr
Urbodomo de Kimĉon

Bazaj informoj redakti

 
Panoramo en Kimĉon

Geografio redakti

Kimĉon situas en la centra landparto en montara teritorio. Teguo troviĝas 65, Seulo 185 km [1].

 
Universitata librejo en Kimĉon

Historio redakti

En la malnovaj tempoj diversaj tribaj unioj nomataj situis sur la teritorio de nuna Kimĉon, baldaŭ ili kuniĝis en unu administra unuo. Inter 1392-1910 Kimĉon estis unu el la plej gravaj merkataj urboj de la lando. La nun uzata nomformo aperis en 1914. En 1949 Kimĉon oficiale urbiĝis. Ekde tiam la urbo havis malgrandajn administrajn reformojn kaj ŝanĝis siajn limojn plurfoje (la lasta ŝanĝo okazis en 2000).

Ekonomio redakti

Krom la komercado en la apudaĵo oni kultivas vinberojn (11% de totala vinberproduktado en la lando) kaj prunojn (29% de la totala prunproduktado en la lando).

 
Stacidomo en Kimĉon
 
La trietaĝa ŝtona pagodo en Kimĉon

Trafiko redakti

La aŭtovojo kaj fervojo inter Seulo kaj Pusano tuŝas Kimĉon-on. Ankaŭ multaj gravaj vojoj ligas la grandurbon al la aliaj ĉirkaŭaj regionoj.

Vizitindaĵoj redakti

  • templo (직지사) estis konstruita en 418
  • vinbera festivalo
  • ceramika muzeo
  • statuo Budho
  • municipa biblioteko
  • kultura kaj arta halo

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti

 
Poŝtejo en Kimĉon