Komunumo Raseiniai

komunumo en Litovio

Raseiniai estas subdistrikta komunumo, kaj ene de ĝi la plej granda urbeto, en la centro de Litovio - ĝia administra centro estas la samnoma urbo Raseiniai. Komunumo kaj urbo ekde 1995 ĝis 2010 apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Kaŭno (Kaunas). En 2023 en la komunumo vivis 30 175 loĝantoj (en 2007 ankoraŭ estis pli ol 42 000), el tio en la urbo 9 686.

Komunumo Raseiniai
subdistrikta komunumo de Litovio

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato Litovio
Distrikto Kaŭno (ĝis julio 2010)
Administra centro Raseiniai
Poŝtkodo 60150
Telefonkodo (+370) 428
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 30 175  (2023) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 55° 23′ N, 23° 9′ O (mapo)55.38333333333323.15Koordinatoj: 55° 23′ N, 23° 9′ O (mapo) [+]
Alto 98,5 m [+]
Areo 1573 km² ( 157 300 ha) [+]
Komunumo Raseiniai (Litovio)
Komunumo Raseiniai (Litovio)
DEC
Komunumo Raseiniai
Komunumo Raseiniai
Situo de Komunumo Raseiniai

Map

Pliaj informoj
Loĝantoj de la urbo 9 686 (urbo, stato 2020)
Alia projekto
Vikimedia Komunejo Raseiniai District Municipality [+]
vdr

Rasainiai situas nordoriente de la distrikta ĉefurbo, proksime la aŭtoŝoseo Kaŭno-Klaipėda. Unuafoje ĝi skribe menciiĝis dum la jaro 1253.

En la urbo troviĝas historia eksa dominikana monaĥejo, sed pli konatas katolika pilgrimejo en loĝloko Šiluva de la subdistrikta komunumo , kiun ankaŭ dum la jaro 1993 vizitis la tiama papo Johano Paŭlo la 2-a. Bazo estas vizia apero de la sanktulino Maria dum la jaro 1608 sur ŝtono, kiu jam dum prakristanaj tempoj estis litova kultejo.

La komunumon trafluas la rivereto Dubysa, kiu estas inter la plej vidindaj kaj plej ekologie originaj riveroj en Litovio.

Gravuloj redakti

Esperanto redakti

Estas gastiganto de Pasporta Servo en Raseiniai.

Ĝemelaj urboj de la komunumo redakti

Ĝemelaj urboj de la komunumo estas laŭ la stato de 2024[1]

 

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti