Lenín Moreno

Ekvadora politikisto, prezidanto de Ekvadoro (2017-2021)

Lenín Boltaire MORENO Garcés (Nuevo Rocafuerte, 19-a de marto de 1953) estas ekvadora politikisto, prezidento de la respubliko ekde 2017 ĝis 2021. Li iĝis vicprezidento inter 2007 kaj 2013, dum la regotempo de Rafael Correa.

Lenín Moreno
Persona informo
Lenín Boltaire Moreno Garcés
Naskiĝo 19-an de marto 1953 (1953-03-19) (71-jaraĝa)
en New Rocafuerte, Napo Pastaza,  Ekvadoro
Lingvoj hispanaangla vd
Loĝloko Asunciono vd
Ŝtataneco Ekvadoro vd
Alma mater Centra Universitato de Ekvadoro • Unidad educativa Mejia • sen valoro vd
Partio Alianco PAÍS • Acción Popular Revolucionaria • Movimiento de Izquierda Revolucionaria • senpartia vd
Subskribo Lenín Moreno
Familio
Edz(in)o Rocío González Navas vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo politikistoverkistoentreprenisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Moreno prezentiĝis kiel prezidenta kandidato en la prezidenta balotado de Ekvadoro de 2017 per la oficialisma movado Alianza PAIS kaj li venkis en dua baloto per la 51.14% de la voĉdonoj kontraŭ Guillermo Lasso, kandidato de la alianco inter la Movado CREO kaj la Movado SUMA, kiu akiris la 48.86%.[1]

En prezidanta ofico redakti

En 2019 li subskribis kontrakton kun Internacia Monunua Fonduso (IMF), kiu pruntedonis al la lando 4,2 miliardojn da dolaroj, sed devigis la registaron akcepti ŝparprogramon, kiu nuligis fuelajn subvenciojn, kaŭzinte abruptan altiĝon de fuelprezoj. Tio estigis en oktobro 2019 amasajn perfortajn protestojn tiom fortajn, ke la 8-an de oktobro 2019 la prezidanto anoncis translokadon de la registaro en Guajakilo.

Verkoj redakti

  • “Filosofía para la vida y el trabajo”
  • “Teoría y práctica del humor”
  • “Ser feliz es fácil y divertido”
  • “Los mejores chistes del mundo”
  • “Humor de los famosos”
  • “Trompabulario”
  • “Ríase, no sea enfermo”
  • “Cuentos no ecológicos”

Referencoj redakti

  1. «CNE presentó resultados ‘oficiales e irreversibles’: Lenín Moreno 51,16% - Guillermo Lasso 48,84%». El Comercio. 4-a de aprilo de 2017. [1] Konsultita la 4-an de aprilo de 2017.
Antaŭe:Prezidanto de EkvadoroPoste: 
Rafael Correa2017 - 2021Guillermo Lasso