Ligo Demokratia de Kosovo

La Partio Demokratia de Kosovo - albane Lidhja Demokratike e Kosovës (LDK) - estas nacia konservativa kaj novliberalisma politika partio en la juna ŝtato Kosovo kun grandparte albana enloĝantaro, memstara nur ekde februaro 2008 kaj antaŭe aŭtonoma regiono de Serbio sub administrado de la Unuiĝintaj Nacioj. [1]

Ligo Demokratia de Kosovo
Lidhja Demokratike e Kosovës, LDK
Emblemo de Ligo Demokratia de Kosovo
partio
Lando  Kosovo
Estro Hashim Thaçi
Fondiĝo 23-a de decembro 1989
Lingvo(j) Albana
Ideologio konservativismo, novliberalismo
Retejo www.ldk-ks.eu
vdr

La partio fondiĝis la 23-an de decembro 1989. Ĝis printempo 1991, la partio havis sian bazon en la diasporo de kosovanoj en Zuriko, Ŝtutgarto kaj Bruselo, kaj kolektis la impresan nombron de pli-malpli 700 000 partianoj. En la parlamenta baloto de 2004 la partio havis 45,4 procentaĵojn de la voĉoj kaj 47 el 120 seĝoj en la parlamento de Kosovo. Unu el la fondomembroj de la partio, Ibrahim Rugova, estis partiestro kaj la unua prezidanto de Kosovo, ĝis kiam li mortis la 21-an de januaro 2006.

En la parlamenta baloto de 2007 la partio ricevis nur 22,6 procentaĵojn de la voĉoj kaj iĝis la dua plej forta partio de la lando; kune kun la Partio Demokratia de Kosovo de Hashim Thaçi, antaŭe gvidanto de la Kosova Liberiga Armeo (UÇK) kaj ekde la 1-a de marto 2008 ĉefministro de Kosovo, la LDK formis registaran koalicion. La 2-an de novembro 2010 la kosova parlamento senpostenigis la registaron de Hashim Thaçi per malfida voĉdono. La 12-an de decembro 2010 li kaj la partio PDK tamen laŭ informoj de la ŝtata balota komisiono klare per 33,5 procentaĉoj de la civitanaj voĉoj venkis en parlamenta baloto kaj refariĝis ĉefministro de la lando – la partio LDK ricevis 23,6 procentaĵojn de la voĉoj kaj denove iĝis la dua plej forta partio.

Notoj redakti

  1. Vidu ankaŭ la artikolon pri la Unuiĝintaj-Nacioj-Misio pri Intertempa administrado de Kosovo (UNMIK - la esperanta titolo estas iom tordita, sed tiel ĝi kongruas al la internacia mallongigo).

Eksteraj ligiloj redakti