Lipnice nad Sázavou

urbo en Ĉeĥio

Lipnice nad Sázavou (germane Lipnitz an der Sasau) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas dek du kilometrojn okcidente de Havlíčkův Brod kaj apartenas al distrikto Havlíčkův Brod. Vivas ĉi tie 695 loĝantoj (2023).

Lipnice nad Sázavou
germane Lipnitz an der Sasau
urbo
Lipnice nad Sázavou
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Lipnice nad Sázavou
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Vysočina
Distrikto Distrikto Havlíčkův Brod
Administra municipo Havlíčkův Brod
Historia regiono Bohemio
Montaro Montetaro Křemešník
Konata loko Lipnice nad Sázavou parta ruino
Situo Lipnice nad Sázavou
 - alteco 620 m s. m.
 - koordinatoj 49° 36′ 49″ N 15° 24′ 49″ O / 49.61361 °N, 15.41361 °O / 49.61361; 15.41361 (mapo)
Katastro 11,14 km² (1 114 ha) Lipnice nad Sázavou
Loĝantaro 695 (2023)
Denseco 62,39 loĝ./km²
Unua skribmencio 1226
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 582 32
NUTS 3 CZ063
NUTS 4 CZ0631
NUTS 5 CZ0631 569046
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 2
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lipnice nad Sázavou
Retpaĝo: www.lipnicenadsazavou.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Burgo Lipnice nad Sázavou - sonorilturo kaj Thurnovský palaco

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Světlá nad Sázavou, Krásná Hora, Dolní Město, Kejžlice kaj Řečice (distrikto Pelhřimov).

Geografio redakti

Lipnice nad Sázavou troviĝas sur altodorso de la montetaro de la supra Sázava, partopejzaĝo de la Bohemia-Moravia montetaro en la limregiono de Bohemio al Moravio. Norde leviĝas la monto Holý vrch (620 m). Alie ol la nomo diras, la loko situas ne ĝuste ĉe Sázava (rivero), la rivero pasas kvin kilometrojn nordoriente.

Najbaraj lokoj estas Radostovice en la nordo, Vilémovec en la nordoriento, Volichov kaj Vítonín en la oriento, Dolní Dvůr kaj Bratroňov en la sudoriento, Kejžlice kaj Řečice en la sudokcidento, Bystrá kaj Křepiny en la okcidento kaj Dolní Město en la nordokcidento.

Historio redakti

La unua mencio de Lipnice okazinta en la jaro 1226 koncernas la lokon Dolní Město. La ĉepiede de la Kastelo Lipnice starigita Horní Lipnice ekestis nur komence de la 14-a jarcento lige kun la starigo de la kastelo. En 1370 imperiestro Karolo la 4-a donis al la setlejon la urboprivilegion kaj la bierfarorajton. Dum la tridekjara milito svedaj konkerintoj malkonstruaĉis la urbomuron kaj du trionojn de la domoj la 16-an de novembro 1639. Ekde la 17-a jarcento la urbo denove evoluis. En la 19-a jarcento okazis stagnado pro manka infrastrukturo. Brulego en 1869 detruis grandan parton de la mina kaj vitrofara urbo.

Dum la feriotempo kaj la semajnfinoj la loĝantarnombro konsinderinde kreskas pro la posedantoj de multaj feriodometoj. En la loko 130 entreprenoj estas anoncitaj. La plej granda parto de la loĝantaro vivtenas sin per terkultivado kaj laborado en la urboj de la ĉirkaŭaĵo.

 
Panoramo kun Kastelo Lipnice

Vidindaĵoj redakti

  • Mezepoka parte restaŭrita kastelruino kun muzeo kun ekspozicio de antikvaj fornokaheloj. En la natura amfiteatro apartena al la kastela areo okazas kulturaj eventoj.
  • Preĝejo de Sankta Vejto, origine gotika preĝejo, estis alikonstruita en la 17-a jarcento laŭ la stilo de baroko.
  • Statuoj de sanktulo Johano Nepomuko ĉe la foirejo, de Maria Imakulata el la jaro 1700 kaj de Sankta Floriano el la 19-a jarcento en la proksimeco
  • Jaroslav-Hašek-monumento vidalvide de lia iama loĝdomo proksime de la kastelo
  • Monumento "Bretschneiderovo ucho" en la ŝtonrompejo am Holý vrch, la du metrojn altajn ŝtonajn "Bretschneider-Orelojn" ĉe rokmuro en la ŝtonrompejo kreis en 2005 Radomír Dvořák kaj apartenas al ciklo da tri skulptaĵoj kontraŭ subaŭskultado kaj kaŝobservado. Ili estas nomita laŭ la kaŝobservanto el La travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 415
18801 420
18901 314
19001 282
19101 353
19211 268
JaroLoĝantoj
19301 186
1950962
1961989
1970848
1980706
1991620
JaroLoĝantoj
2001614
2014668
2016662
2017651
2018657
2019654
JaroLoĝantoj
2020654
2021598
2022641
2023695

Urbopartoj redakti

La urbo Lipnice nad Sázavou konsistas el la partoj Lipnice nad Sázavou (Lipnitz ĉe Sázavou) kaj Vilémovec (germane Willemowitz) samkiel Dolní Dvůr.

Gravaj personoj redakti