Luterana preĝejo (Székesfehérvár)

La Luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en Székesfehérvár.

Luterana preĝejo de
Székesfehérvár
Luterana preĝejo en Székesfehérvár
Luterana preĝejo en Székesfehérvár
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Székesfehérvár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
Dato de konsekro 1932
Konsekrinto Béla Kapi
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Gyula Sándy
Konstrustilo novromaniko
Konstruado 1930–1932
Specifo
Enhaveco 350 homoj
Alto 43 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Ekde la 16-a jarcento vivis luteranoj en la urbo, sed pro la turka dominado, poste pro agado de jezuitoj la luteranoj estis malmultaj. Ili apartenis al eklezia grupo en Várpalota ĝis 1867, tiam formiĝis la eklezia grupo. Ĝis tiam la mesoj okazis en dometo. La nun videbla preĝejo konstruiĝis inter 1930-1932. Dum la 2-a mondmilito signifaj domaĝoj estiĝis, sed poste iomete la preĝejo estis renovigita. En 1963 plenaj renovigaj laboroj okazis. En 2002 kaj 2012 interne la preĝejo renoviĝis. La nun aŭdebla orgeno alvenis en 2006.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola ĉe vojkruciĝo. Okulfrapa estas la eksteraj ruĝaj brikoj. La fasado estas simetria, tie la kvaredra prismo (kiel turo) altiĝas. En teretaĝo de la turo ambaŭflanke estas vestibloj, meze estas la ĉefenirejo. La absido estas duonronda.

Fontoj redakti