Město Libavá (germane Stadt Liebau) estas eksa urbo en Ĉeĥio en regiono de Oderské vrchy, kiu estis de la 1-a de oktobro 1946 el politika distrikto Moravský Beroun donita en teritorion de Armea ekzerca spaco Libavá, la hodiaŭa Armea spaco Libavá, kaj ĝi estas sidejo de ties spaca ofice. Ekde tiu tempo ĝi ne estas municipo kaj ĝi ne estas (en disharmonio kun Konstitucio de Ĉeĥa respubliko) parto de neniu municipo. Vivas ĉi tie 568 loĝantoj (2023).

Město Libavá
germane Stadt Liebau, esperante: Urbo Libavá
municipo
Město Libavá - vido al la urbo el ŝoseo ĝis Stará Voda kaj Budišov nad Budišovkou
Blazono
Oficiala nomo: Město Libavá
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Olomouc
Administra municipo Šternberk
Historia regiono Moravio
Parto de Armea spaco Libavá
Montaro Nízký Jeseník
Domoj 192
Rojo Libavský potok
Situo Město Libavá
 - alteco 530 m s. m.
 - koordinatoj 49° 43′ 19″ N 17° 31′ 04″ O / 49.72194 °N, 17.51778 °O / 49.72194; 17.51778 (mapo)
Areo 81,34 km² (8 134 ha)
Loĝantaro 568 (2023)
Denseco 6,98 loĝ./km²
Estiĝo 1238
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 783 07
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0712
NUTS 5 CZ0712 500160
Katastraj teritorioj 3
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Město Libavá
Retpaĝo: www.mesto-libava.eu
Portalo pri Ĉeĥio
La nordorienta flanko de placo konserviĝis ĝis nun plej bone...
...dum la flanko sudokcidenta estis antaŭ nelonge egaligita kun tero (kaj la flankon sudorientan tio renkontis jam antaŭ jaro 1989)...
...kaj el la flanko nordorienta restis stari du devenaj domoj plenigitaj je novepoka vendejdomo.

Historio redakti

La urbo etendiĝas sur montetriĉa tereno ĉe samnomata rojo. La unuaj mencioj pri Libavá devenas el la jaro 1238, urbo ĝi estas ekde la jaro 1301. En 1581 ĝi estis de episkopo S. Pavlovský liberigita de ĉiuj laboregoj kiel posedaĵo de olomouca ĉefepiskopejo, en 1629 estis al Libavá donita urba blazono, je rompo de la 16-a kaj la 17-a jarcentoj la urbo suferis pro militmarŝoj de soldataroj. Jam en mezepoko estis skribe indikataj muelejoj, el metioj eminentis precipe je rompo de la 17-a kaj la 18-a jarcentoj teksindustrio kaj konataj estis ankaŭ libavaj orgenistoj. En la 18-a jarcento ĉi tie furiozis ĥolero kaj incendioj, kiuj ŝanĝis vizaĝon de la urbo - informoj pri tio konserviĝis en urba turo, kiu staris en Předměstí ĝis la 1893. Ekde 1850 Město Libavá estis kiel administra centro de la regiono destinita kiel sidejo de juĝeja distrikto. La unuaj mencioj pri lernejo devenas el fino de la 16-a jarcento, nova konstruaĵo estis konstruita post incendio en 1852. Fine de la 19-a jarcento estas ĉi tie indikata ses signifaj industriaj entreprenoj, du akvaj kaj unu ventmuelejo, segiluzino kaj brikfabriko, sidejo de grandbieno kaj arbara oficejo.

Al la urbo apartenis vilaĝo Dřemovice (Drömsdorf), kiu estas unuafoje menciata en dokumento de episkopo Bohuš ze Zvole el la jaro 1456. Antaŭ la dua mondmilito ĉi tie estis arbara regiono kaj Landa faka ekonomia lernejo, kiu estis fondita post la jaro 1918. La lernejo havis por ĉi tiea regiono grandan signifon kaj estis fondita ĉe ĝi ankaŭ meteorologia stacio. Laŭ popolnombrado el 1930 ĉi tie vivis 285 loĝantoj. Nuntempe Město Libavá inkluzive de Dřemovice havas proksimume 670 loĝantojn kaj ties aspekto kaj stato estas post pli ol kvindekjara agado de armeo plorinda. El urbo restis al ĝi nur la nomo.

Ellandigo redakti

En ĉiuj ĉi tieaj municipoj vivis ĝis tiu tempo eksplicite germanoj, kiuj estis en la jaro 1946 devige ellandigitaj. Poste sekvis ankaŭ ellandigo de ĉeĥaj almigrintoj kaj "orfosistoj", kiuj sporade venadis ĉi tien ekde la jaro 1945.

Malkonservado kaj nuntempa stato redakti

La domoj kaj aliaj konstruaĵoj en plimulto da vilaĝoj de la spaco estis pase de la jaroj tute malkonservataj kaj neniigitaj, sed en Město Libavá la malkonservado okazis malpli rapide kaj kelkaj konstruaĵoj estas almenaŭ parte konservitaj. En Město Libavá konserviĝis ekzemple ventmuelejo. Sur teritorio de la armeaj spacoj estas malpermesite privata proprumado de nemovebla posedaĵo, kio montriĝas, spite al klopodo de Memorindaĵa ofico en Brno, precipe en senĉese daŭranta malkonservado de la konstruaĵoj.

En la jaroj 2001-2002 kelkaj senatoroj diskirlis okazadon ĉirkaŭ malrespektado de rajto de la loĝantoj por aŭtonomio - kvankam en multaj aferoj oni pravigis ilin, la kontraŭkonstitucia situacio, kiam pli ol mil loĝantoj ne rajtas baloti sian lokan aŭtonomion, daŭras plu.

Renovigo de memstareco redakti

La nova municipo estiĝis al la 1-a de januaro 2016 en konekso kun malgrandigo de la armea spaco Libavá.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
2016552
2017587
2018603
2019598
2020603
2021529
JaroLoĝantoj
2022566
2023568

Rilataj temoj redakti