Magdalenenberg estas la nomo de tumulo el la Ferepoko apud la urbo Villingen-Schwenningen en Baden-Virtembergo, Germanio. Ĝi estas konsiderata la plej granda tumulo el la periodo de Hallstatt-kulturo en Centra Eŭropo kun volumo de 33 000 kubaj metroj.

Magdalenenberg vidita el la Sudo.
Ligna tomboĉambro de la centra tombo ekspoziciata en la Franziskanermuseum.

Historio redakti

La centra tombo, kie frua kelta princo (Keltenfürst) estis entombigita, estis dendrokronologie datita el la 616 a.K. La amaso, kiu estas ankoraŭ klare siluete videbla en la pejzaĝo, iam havis alton de 10–12 m (nune ĉirkaŭ 8 m) kaj diametron de 104 metroj. Oni konas malmulton pri la popolo kiu starigis tion, kaj nuna esplorado fokusas al identigo de ties setlejo.[1] En la jardekoj post la morto de la Princo, oni muntis 126 pliajn tombojn samcentre ĉirkaŭ la centra tombo. Ĉirkaŭ la 500 a.K., tiu tombo estis rabita de tomboŝtelistoj, kies lignaj fosiloj estis poste trovitaj de arkeologoj.

Dum la Mezepoko kaj komenco de la Moderna epoko, Magdalenenberg estis ankoraŭ grava loko, kvankam la sciaro pri ties iama celo estis perdita. En la 1640-aj jaroj, kiam Villingen estis skuita per serio de kontraŭsorĉistinaj procesoj, kelkaj virinoj konfesis subtorture esti dancintaj kun la diablo sur la pinto de tiu monteto.

Arkeologoj ekinteresiĝis en la loko tiom frue kiom jam en la 1880-aj jaroj. En 1890, teamo estrita de forsta funkciulo Hubert Ganter fosis truon el la montopinto en la centran tombon, esperante trovi kaŝitajn trezorojn. Tamen, pro la iama rabado de la tombo, aperis nur malmultaj trovitaĵoj. Inter tiuj estis partoj de ligna ĉaro, ostojn de la Princo kaj la skeleto de porkido.

El 1970 al 1973, la arkeologo Konrad Spindler kondukis alian sciencan esploradon, nune ne nur fokuse al la centra tombo, sed ankaŭ al la ĉirkaŭaj tomboj. Elfosante la tutan monteton, ĉiuj 127 tomboj povis esti esploritaj kaj estis trovitaj bronzaj ponardoj, glavopomeloj, ibera zonbuko kaj valorega sukcena koliero. Kelkaj el tiuj objektoj estas pruvoj de komercaj konektoj al la Mediteranea areo kaj la orientalpa regiono, dum aliaj estas raraj informiloj pri la keltaj tomboritoj. Ili estas nune ekspoziciataj en la Franziskanermuseum (Franciskana Muzeo) en Villingen, kun la ligna tomboĉambro de la princa tombo (unu el la plej grandaj lignaĵoj el tiu epoko en ajna muzeo).

Ekde 2011, Magdalenenberg altiris novan internacian atenton kiel ebla loko de frua luna kalendaro. Pri tio ankoraŭ oni pridiskutas.[2]

Notoj redakti

  1. Thomas Knopf: Neue Forschungen im Umland des Magdalenenbergs, en: C. Tappert, Ch. Later, J. Fries-Knoblach, P. C. Ramsl, P. Trebsche, S. Wefers, J. Wiethold (Eld.): Wege und Transport. Beitr. Sitzung AG Eisenzeit Nürnberg 2010. Beitr. Ur- u. Frühgesch. Arch. Mitteleuropas 69, Langenweissbach 2012, p. 209-220.
  2. Rohde, Claudia: Kalender in der Urgeschichte. Fakten und Fiktion, Rahden 2012