Mansfield Park

romano far Jane Austen

Mansfield Park estas la tria publikigita romano de Jane Austen, unuafoje publikigita en 1814 de Thomas Egerton. Dua eldono estis publikigita en 1816 de John Murray, ankoraŭ ene de la vivodaŭro de Austen. La romano ne ricevis publikajn recenzojn ĝis 1821.

Mansfield Park
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jane Austen
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato majo 1814
Eldonejo Thomas Egerton
Ĝenro amafera fikcio
Loko de rakonto Anglio
vdr
Titolpaĝo de la unua eldono.
Fanny, kun Henry Crawford dum balo. Eldono de 1903.

La romano rakontas la historion de Fanny Price, starte kiam ŝia troŝarĝita familio sendas ŝin estanta dek-jaraĝa vivi en la hejmo de siaj riĉaj geonkloj kaj sekvante ŝian disvolviĝon en la komenca matureco. Ekde la komenco la kritika interpretado estis diversa, diference partikulare pri la karaktero de la heroino, la vidpunktoj de Austen pri teatro kaj la centreco aŭ aliflankeco de ordenado kaj religio, kaj pri la afero de la sklaveco. Kelkaj el tiuj problemoj estis elstarigitaj en kelkaj el la postaj adaptoj de la historio al teatro kaj al kino.

Kiel ĉe aliaj romanoj de Austen, diversaj aferoj de ŝia propra vivo estis uzitaj kiel pilieroj de la intrigo, inter kiuj malfacila ekonomia kaj socia situacio de mezklasa familio kun tro multaj gefiloj (speciale filinoj), dependo de tiaj familioj de specifaj roluloj de pli alta klaso (speciale onkl(in)oj), gravo de la ekleziaj postenoj kiel utilaj supreniriloj, gravo de la baloj kiel socia ceremonio ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti