Miklós Grabócz
Miklós Grabócz [miklOŝ grabOc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Grabócz Miklós estis hungara komponisto, muzika redaktoro, popolkantokolektanto. Lia dua edzino estis ekde 1964 Apollónia Kovács, lia filino estis Márta Grabócz.
Miklós Grabócz | |
---|---|
Miklós Grabócz | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de marto 1927 en Budapeŝto |
Morto | 3-an de februaro 1974 (46-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Familio | |
Edz(in)o | Apollónia Kovács |
Infano | Márta Grabócz |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
Miklós Grabócz [1] naskiĝis la 8-an de marto 1927 en Budapeŝto, li mortis la 3-an de februaro 1974 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Miklós Grabócz akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1951. Liaj plej gravaj instruistoj estis Rezső Kókai (komponisto) kaj Tibor Wehner. Jam dum la studentaj jaroj li kolektis popolkantojn kaj ekde 1949 li faris laborojn por la Hungara Radio. Post la diplomo li estis redaktoro de la Radio. Baldaŭ li ricevis pli altan postenon. Krom la hungaraj li kolektis ankaŭ ciganajn popolkantojn. Li edziĝis dufoje, li havis 2 gefilojn.