Márta Grabócz [grabOc], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Grabócz Márta estas hungara-franca muzikologo, esteto, kritikisto, altlerneja instruisto, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (2022). Ŝia patro estis Miklós Grabócz.

Márta Grabócz
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1952 (1952-10-10) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj franca
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Patro Miklós Grabócz
Okupo
Okupo muzikologo • universitata instruisto
TTT
Retejo http://martagrabocz.com
vdr

Márta Grabócz[1] naskiĝis la  10-an de oktobro 1952(nun 1952-10-10) en Budapeŝto.

Biografio redakti

Márta Grabócz akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1977. Post la diplomo ŝi esploris en akademia instituto ĝis 1990, sed ŝi kontribuis ankaŭ en Hungara Radio pri la nuntempa muziko. Ŝi plulernis en Parizo kaj akiris sciencan gradon Ph.D. en 1985, ŝia habilitiĝo okazis en 1993 en la sama loko. Inter 1986-1989 ŝi estis organizanto de la unua komputilmuzika studio en Hungario kaj ŝi kandidatiĝis (CSc) en 1989 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ekde 1991 ŝi instruis en Universitato de Strasburgo, kie ŝi estis levita profesoro post 4 jaroj. Inter 2009 kaj 2020 ŝi ankaŭ esploris en fr:Institut universitaire de France. Ŝi ne edziniĝis, sed naskis en 1999. Ŝi ricevis hungaran premion en 2010, francan post 8 jaroj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Morphologie des oeuvres pour piano de Liszt. Influence du programme sur l'évolution des formes instrumentales (1986)
  • Morphologie des oeuvres pour piano de Liszt. Influence du programme sur l'évolution des formes instrumentales (1996)
  • Musique, narrativité, signification (2009)
  • Tanulmánykötet Ujfalussy József emlékére. Tanulmányok, emlékírások, hommage-ok (kunredaktoro, 2013)

Fontoj redakti

Referencoj redakti