Miklós Udvarhelyi

Miklós Udvarhelyi [miklOŝ udvarheji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Udvarhelyi Miklós estis hungara aktoro, operkantisto (baso), teatrestro, reĝisoro. Lia nobela antaŭnomo estis agyagfalvi.

Miklós Udvarhelyi
Miklós Udvarhelyi sur scenejo kun Márton Lendvay (patro), Róza Laborfalvi kaj aliaj
Afiŝo pri la unua hungara opero (Miklós Udvarhelyi estas la kvina aktoro)

Miklós Udvarhelyi [1] naskiĝis la 29-an de oktobro 1788 en Tiszabád (nuntempa urboparto de Abádszalók), li mortis la 14-an de januaro 1864 en Pest (urbo).

Biografio redakti

Miklós Udvarhelyi frekventis kolegion en Debrecen, poste li studis teologion. Li interrompis la lernadon kaj en 1810 li debutis kiel aktoro. Post kelkaj jaroj li estis membro de migranta trupo en urbo Pest. Kun Ádám János Láng ili provis krei la unuan kontinuan (ne migrantan) teatron. En la teatra jaro de 1815 ilia trupo prezentis spektaklojn en Kecskemét. Udvarhelyi aliĝis al trupo de Kolozsvár en 1824, post 3 jaroj li estis ties teatrestro. Estis li, kiu establis la unuan hungaran operan trupon. En 1827 lia trupo estis en Germana Teatro (Pest), inter 1828 kaj 1835 li apartenis al trupo de Kassa, poste en Buda, inter 1838-1861 en Nacia Teatro de Pest. Ekde 1839 li estis reĝisoro, komence pri dramoj, poste pri operoj.

Ekde 1812 lia edzino estis aktorino de Debrecen.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj reĝisoraĵoj redakti

Lia libro redakti

  • Adatok a magyar színészet történetéhez (Datenoj al historio de la hungara teatro, 1860)

Fontoj redakti