VERMES Miklós (vermeŝ mikloŝ) (3-a de aprilo de 1905, Sopron4-a de aprilo 1990 en Budapeŝto) estis hungara, karisma instruisto de fiziko. Li verkis lernolibrojn por gimnazianoj en 1987, kiuj respegulis lian 50-jarajn spertojn. Tiujn librojn oni baldaŭ tradukis en 6 lingvojn. Pro lia laboro li ricevis multajn distingojn.

Miklós Vermes
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aprilo 1905 (1905-04-03)
en Sopron
Morto 4-an de aprilo 1990 (1990-04-04) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Q793893Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo instruisto • lernolibroverkisto
vdr

Liaj gepatroj estis oficistoj en la Sopron-a [ŝoprona] poŝta oficejo. La junulo tie ekvidis kaj ekfunkciis unuafoje la telegrafon, eble tiu travivaĵo ligis lin al imperio de teĥniko kaj fiziko.

Li lernis en la fama Evangela Liceo de Sopron. Lin - kiel eminentulon - interesis la natursciencoj, sed li atingis bonajn rezultojn en la humanaj sciencoj. Li plustudis en 1923 en la Kolegio Eötvös, poste en la matematika-fizika fako de budapeŝta scienca universitato.Li diplomiĝis en 1928 kiel instruisto, en 1930 li doktoriĝis.

Inter 1928-1935 li laboris en kemia esplorinstituto, sed ankaŭ instruis (1929-1933) en la Evangelia Gimnazio Fasori [faŝori ~(ĉe Arbovico aŭ Arbovica) laŭ kontrakto. Ekde 1935 li elektiĝis al la instruistaro kaj li instruis dum pluaj 55 jaroj.

En 1952 ĉesis funkcii la Evangelia Gimnazio, li pluinstruis en la Gimnazio Jedlik Ányos en Csepel [ĉepel, fama insulo en Budapeŝto]. Li pluinstruis tie 38 jarojn, sed ankaŭ instruis en la Universitato ELTE inter 1949-1968 kiel docento.

Oni distingis lin

  • je Premio Kossuth en 1954
  • je Ora grado de la Labora Honordistingo en 1975
  • je Premio de APÁCZAI CSERE János en 1979
  • je Flagordeno de la Hungara Popolrespubliko en 1985

En 1973 li ricevis Eötvös-plaketon.

Li ekde la 1960-aj jaroj organizis, prezidantis kemiajn konkursojn.

Aliaĵoj redakti

Li estis ĉiama opoziciulo, ŝatis romanon Kazohinio de Sándor Szathmári

Li edzinigis kemiistinon FRANKL Erzsébet en 1937, sed ili divorcis en la 1950-aj jaroj.

  • En decembro! de 1946 paŝgrimpis sur 1200 ŝtupoj je alto de 300 m.
  • En aĝo 80, li unuafoje sidis en glisaviadilon
  • En aĝo 83 li grimpis je 3000 m

Unufoje li instruis pri eksperimetoj kaj duobla kvanto da plumba termito (termito estas miksaĵo el feroksido (Fe3O4) kaj pulvorigita, kiu ekbruligite kreas temperaturon superan al 3000 gradoj C) eksplodis je elektra sparkado formante grandan fajroglobon. Ĉiu fenestra vitro rompiĝis kaj subenfalis al la strato. Tuj aperis la (komunismaj) policistoj kaj demandis, kion li faris. Li respondis flegme, ke la reakciaj ekvacioj estas skribitaj sur la tabulo.