Mon oncle (Mia onklo) estas franca filmo de Jacques Tati, filmita en 1956 kaj 1957 kaj aperinta en 1958.

Mon oncle
filmo
Originala titolo Mon oncle
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 10 maj. 1958
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Jean Bourgoin
Reĝisoro(j) Jacques Tati
Produktisto(j) Jacques Tati
Scenaro Jacques Tati • Jean L'Hôte
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Alain Romans
Rolantoj Jacques Tati • Jean-Pierre Zola • Betty Schneider • Denise Péronne • Édouard Francomme • Jean-Claude Rémoleux • Jean-François Martial • Lucien Frégis • Max Martel • Nicolas Bataille • Nicole Régnault • Pierre Étaix
Produktinta firmao Gaumont
Honorigoj Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo • New York Film Critics Circle Award for Best Foreign Language Film • Jury Prize
IMDb
vdr

Temo redakti

Sinjoro Arpel, «novriĉulo» fiera pro sia futurisma domo plena de teĥnologiaj aĵoj de dubinda utilo, volas malhelpi al sia bofrato, Sinjoro Hulot, revema kaj bohema ulo, influi sian filon. Li provos trovi al li laboron en sia uzino, por malproksimigi lin.

Komentaro redakti

La filmo oponas naskiĝantan mondon, – kie ŝajno eble alprenas tro grandan lokon: S-ro Arpel riproĉas al sia edzino funkciigi ŝprucfontanon en ilia ĝardeno, kiam li revenas hejme («ne estas bezone, nu, estas mi!»), kie oni asepsas eĉ pantranĉaĵojn, – kaj la tradician Parizon tia kia ĝi ankoraŭ ekzistis en la fruaj 1950-aj jaroj. Poste li indigniĝas, ke tiu Hulot finfine sukcesis endormiĝi en aparte malkomforta kanapo... renversante ĝin sur la randon.

Teĥnikaĵoj redakti

 
Mon oncle: domo de Arpel
  • Titolo: Mon oncle
  • Reĝisoro: Jacques Tati
  • Scenaro kaj dialogoj: Jacques Tati, Jacques Lagrange kaj Jean L'Hôte
  • Foto: Jean Bourgouin
  • Dekoroj: Henri Schmitt
  • Muziko: Franck Barcellini, Alain Romans
  • Sono: Jacques Carrère
  • Kostumoj: Jacques Cottin
  • Muntado: Suzanne Baron
  • Skripto: Sylvette Baudrot
  • Formato: Kolora
  • Produktado: Specta-Films, Gray-Films, Alter-Films (Parizo), Film del Centauro (Romo)
  • Daŭro: 110 minutoj

Rolularo redakti

Rekompencoj redakti

  • 1958: Speciala premio de Ĵurio, Festivalo de Cannes
  • 1958: Granda Premio de la Commission Supérieure Technique du Cinéma, Cannes
  • 1958: Premio Méliès de l'Association française de la critique de cinéma
  • 1958: Oskaro de kino por plej bona fremdlingva filmo
  • 1958: Elekto en la dek plej bonaj filmoj de la jaro, New York Film Critics
  • 1958: Ora medalo de la Federazione Italiana del Circolo del Cinema, Italio
  • 1958: Honora diplomo de la Resena Mundial, Meksiko
  • 1958: Premio San Jorge por plej bona foto de alilandaj filmoj, Barcelono
  • 1958: Speciala diplomo de Ĵurio en 10-a Festivalo de Laboristoj, Ĉeĥoslovakio
  • 1958: Oraj plakoj por plej bona filmo kaj plej bona aktoro, arĝentaj plakoj por plej bona scenaro kaj plej bona muziko en Festival du Cinéma Français, Rio de Janeiro
  • 1958: Kunniakirja Award, Finnlando
  • 1958: Golden Laurel Award en Festivalo de Filmo de Edinburgo, Skotlando
  • 1959: Oskaro por plej bona alilanda filmo, Hollywood
  • 1959: Speciala premio de Ĵurio en Festivalo de Mar del Plata, Argentino
  • 1959: Plej bona filmo, Plej bona muziko Kaj plej bona foto, Brazilaj recenzistoj, Brazilo

Anektodoj redakti

Mon oncle estis filmita parte en "studios de la Victorine" en Nice (domo de Arpel), parte en Saint-Maur-des-Fossés (domo de S-ro Hulot) kaj parte en Créteil (uzino?) en pariza regiono.

Internaj ligiloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti