La 416 m alta Mont des Avaloirs[1] estas la plej alta punkto de la Armorika montaro. Ĝi situas en Pré-en-Pail, en la departemento Mayenne, en la regiono Luarlandoj, kaj limas kun la departemento Orne. Ĝi formas la daŭrigon de la Collines de Normandie (Normandaj Montetoj), konsistantaj el erikejoj kaj dezertaj paŝtejoj.

Mont des Avaloirs
Belvedero
Belvedero
monto
Alteco 416 m
Situo Francio
Mayenne
Montaro Armorika montaro
Geografia situo 48° 27′ N, 0° 9′ U (mapo)48.45056-0.14439999999999Koordinatoj: 48° 27′ N, 0° 9′ U (mapo) f4
Mont des Avaloirs (Mayenne)
Mont des Avaloirs (Mayenne)
DEC
Mont des Avaloirs
Mont des Avaloirs
Situo de Mont des Avaloirs
Map
Mont des Avaloirs
vdr

Belvedero konstruita en 1994 ofertas al vizitantoj vidon laŭ 360°:

  • nordokcidente: arbaro de Monaye kaj la baseno de Pré-en-Pail tra kiu fluas la rivero Mayenne.
  • nordoriente: Montaro de la Arbaro de Écouves, precipe butte Chaumont kaj Signal d'Écouves, dua plej alta punkto de la Armorika montaro.
  • oriente: Monto Souprat, kamparo de Alençon kaj arbaro de Perseigne.
  • sude: Alpes mancelles (Alpoj de le Mans), kaj arbaro de Pail.
  • okcidente: heĝkamparo de Javron.


Referencoj redakti

  1. Guide géologique Normandie-Maine. 2ème édition. pĝ. 117. ISBN 2-10-050695-1

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mont des Avaloirs en la germana Vikipedio.