Montaro Ardey

La Montaro Ardey estas plejparte arbarhava montoĉeno alta ĝis 273,80 metroj[1], kiu lokas sur la teritorio de la eksterdistrikta urbo Dortmund same kiel en la distriktoj Ennepe-Ruhr kaj Unna en la Ruhr-Regiono. Situanta norde de la Ruhr, ĝi apartenas al la orienta parto de la Rejnlanda Ardeza Montaro kaj etspace al la Malsuproberga-Marka Montetaro.

Panorama vidaĵo super la Ruhr-Valo je Hagen al Montaro Ardey kun la urboj Wetter kaj Herdecke
Koepchenwerk ĉe la sudorienta flanko de la Montaro Ardey al Ruhr kun Lago Hengstey ĉe la landlimo inter la urboj Herdecke kaj Hagen

Geografio redakti

Situo redakti

La Montaro Ardey separas kune kun la Montoĉeno Haar resp. Haarstrang orient-okcidenten du naturregionajn spacojn: la Vestfalan Golfon kun la malaltejoj de la rivero Emscher kaj de la malaltaĵo de la Strato Hellweg norde de la Suda Montolando kun la Malalta Sauerland en la sudo, je kio Montaro Ardey tamen estas atribuata al Suda Montolando, kaj la Montoĉeno Haarstrang estas atribuata al la Vestfala Golfo.

Topografie Montaro Ardey estas la okcidenta branĉo de la Montoĉeno Haarstrang, kiu estas malriĉa je arbaroj kaj estas precipe terkulturata. Ne nur kulturregione, sed ankaŭ geologie ĝi estas tamen distingata de ĉi tiu (distinga je tio estas la surfacoproksima karbonio-limo).

En la nordo la Montaro Ardey transiras en la urboteritorio de Dortmund iom post iom en la malaltan landon de la Vestfala Golfo en la kampo de Monasterlando. Sude kaj okcidente ĝin limigas la rivero Ruhr, en kies valon ĝi abrupte malsupreniĝas kun krutaj deklivoj. Ĉe la tiea deklivo la pumprezerva akvoenergia centralo Koepchenwerk en Herdecke[2] uzas la altodiferencon de makximume 165,2 metroj, kiuj troviĝas inter la supra baseno (alta proks. 261,5 metrojn) kaj la Lago Hengstey (96,3 metrojn alta[3]) por ŝanĝi akvan en elektran energion kaj inverse.

La ĉiujara averaĝa precipitaĵo sumiĝas je 850 milimetroj.

Naturregiona subdivido redakti

Montaro Ardey konsistigas laŭ Manlibro de la Naturregiona Subdivido de Germanujo en la naturregiona ĉefgrupo Suda Montolando, en la ĉefparto Berga Sauerlanda Malsupra Lando kaj en la subparto Malsuproberga-Marka Montetaro la naturregionon Ardey. Tiu ĉi subdividiĝas en Ardey-Altaĵo kaj la Sud-Ardey-Muroj.[4]

Komunumoj redakti

En resp. ĉe la Montaro Ardey viciĝas laŭlonge de la Ruhr jenaj urboj kaj komunumoj, orient-nordoriento al okcident-sudokcidento: Fröndenberg, Unna, Holzwickede, Schwerte, Dortmund, Hagen, Herdecke, Wetter kaj Witten.

Altaĵoj redakti

La plej alta altaĵo de Montaro Ardey estas la longe etendiĝa monto Auf dem Heil, kiu elstaras de la teritorio de Herdecke okcidente de la kerna urbo. Tiu ĉi kaj aliaj altaĵoj estas − ordigita laŭ alteco en metroj super normala nulo:

  • Auf dem Heil (alteco 273,8 metroj), Herdecke
  • Klusenberg (alteco 254,3 metroj), Syburg
  • Ahlenberg (alteco 247,5 metrojn), Herdecke
  • Wartenberg (alteco 246,1 metrojn), Witten
  • Syberg (alteco 245,4 metrojn), Syburg
  • Harkortberg (alteco 231,5 metrojn), Wetter
  • Ebberg (alteco 222,3 metrojn), Schwerte
  • Rehberg (alteco 197,9 metrojn), Herdecke
  • Hohenstein (proks. 146 metrojn alta), Witten

Geologio kaj historio redakti

Plejparte acidgrundaj sablo- kaj argilŝtonoj (t.n. ardezargilojargilardezoj) same kiel graŭvakoj el la karbonio formas la geologian subgrundon de Montaro Ardey, inter ili Ruhr-Sabloŝtono ekspluata en grandaj ŝtonminejoj . Ardey kaj Haarstrang baris kune la antaŭeniĝon de la norda glacitavolo de la lastaj glaciepokoj. Montaro Ardey ankaŭ estis loko de intensa ŝtonkarboekspluato. Multaj tersurfacaj rompiĝoj ankoraŭ atestas tion.

Pejzaĝo redakti

 
Monto Ebberg inter Schwerte kaj Syburg

Laŭlonge de l' Ruhr Montaro Ardey prezentas klare montaran karakteron. Grandaj altodiferencoj, rokaj krutodeklivoj kaj profundaj V-valoj ĉi tie karakterizas la pejzaĝan bildon. Vidate ekde nordo kaj oriento tamen Montaro Ardey prezentas mildan flankon. Tie troviĝas vaste ondantaj arbaraj kaj herbejaj montetoj. Pro la proksimeco al la urboj Dortmund kaj Witten la norda rando de la montaro estas preferata loĝtereno kaj pro tiu ĉi kaŭzo ĝi estas tre diskoloniigita.

Plejparte la montoflankoj de Montaro Ardey estas surkreskataj per fagaroj. Klarformaj V-valoj de riveretoj trasulkas kaj malgrandspace ordigas la deklivojn. Montaro Ardey estas malnova kulturata pejzaĝo. Postsignoj de historiaj arbar-uzadoj ekz. malalt-arbara ekonomio, arbarpaŝtado kaj lignokarbo-produktado ankoraŭ nuntempe estas troveblaj multloke.

Promeno redakti

Sur la altaĵoj de Montaro Ardey pasas aparte plaĉa parto de la Ruhr-Altaĵo-Vojo ekde la fonto ĝis la riverbuŝo de Ruhr kun multaj elrigardejoj precipe en la valon de Ruhr. Aliaj promenejoj estas la Vestfala Rondvojo kaj la rondvojoj de Witten, Dortmund kaj Herdecke en la montaro.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-23. Alirita 2016-07-06.
  2. pumprezerva akvoenergia centralo Koepchenwerk en Herdecke je rwe.com (germanlingva). Arkivita el la originalo je 2010-07-27. Alirita 2016-07-08.
  3. Topographisches Informationsmanagement, Bezirksregierung Köln, Abteilung GEObasis NRW
  4. Handbuch der naturräumlichen Gliederung Deutschlands: Blatt 110: Arnsberg (Martin Bürgener) 1969; 80 pj. kaj mapo