Munchhausen (Alzaco)
komunumo en Alzaco
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Munchhausen |
Munchhausen (jen france, origine alemane kaj germane Münchhausen, prononco [MÜNHhaŭzn]) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Bas-Rhin, en la historia kultura regiono regiono Alzaco kaj la nuna administra regiono Grand Est ("Granda Oriento"). La komunumo situas okcidente de la rivero Rejno - ĉe la orienta bordo de la rivero limas la urbo Rastatt kaj la komunumo Durmersheim. Fine de 2021 en la komunumo vivis 812 loĝantoj.
Munchhausen / Münchhausen | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
komunumo en Francio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Grand Est | ||
Departemento | Bas-Rhin | ||
Arondismento | Haguenau-Wissembourg, loke alemane Hàwenau-Waisseburch (ekde 2015) | ||
Kantono | Wissembourg / Weißenburg | ||
Historia regiono | Alzaco | ||
INSEE kodo | 67308 [+] | ||
Poŝtkodo | 67470 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 812 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 137 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 55′ N, 8° 9′ O (mapo)48.9211111111118.1463888888889Koordinatoj: 48° 55′ N, 8° 9′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 5,92 km² ( 592 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Munchhausen [+] | |||
Kvankam la germana nomo estas Münchhausen, estas nenia rilato kun la konata, fikcia barono kun tiu nomo. Tiu nobela gento venas el la regiono de Loccum en Malsupra Saksio. Munchhausen situas ĉe la Sauer.