Mundolingua

muzeo en Francio

Mundolingua estas muzeo en Parizo kies ambicio estas prezenti al la publiko informojn pri lingvoj, lingva diverseco, alfabetoj, lingvistiko. Ankaŭ Esperanto estas prezentita al la publiko en bone ekipita loko[1].

Mundolingua
lingva muzeo
Lando Francio vd
Situo 6-a arondismento de Parizo
Situanta sur rue Servandoni
Estiĝo oktobro 2013
Koordinatoj 48° 51′ 1″ N, 2° 20′ 5″ O (mapo)48.850192.33465Koordinatoj: 48° 51′ 1″ N, 2° 20′ 5″ O (mapo)
Mundolingua (Parizo)
Mundolingua (Parizo)
DEC
Mundolingua
Mundolingua
Situo de Mundolingua
Map
Mundolingua
Retpaĝo http://www.mundolingua.org/
vdr

Historio redakti

La projekto de la muzeo estis komencita en 2010 fare de Mark Oremland, novzelandano kiu sekvis studojn en lingvistiko ĉe la universitato Paris V. La muzeo situanta en la 6-a arondismento de Parizo malfermis siajn pordojn la 11-an de oktobro 2013 kaj estis inaŭgurita de Jean-Pierre Lecoq, urbestro de tiu arondismento:[2][3][4]

Kolektoj redakti

 
Pariza muzeo pri lingvoj, lingvaĵo kaj lingvistiko – Mundolingua.

Organizita sur du niveloj (teretaĝo kaj subtera etaĝo), la muzeo donas aliron al dokumentejo pere de tuŝekranoj, ludoj kaj interagoj kun objektoj [2][5]. Pere de aŭdiloj eblas aŭskulti sono-ekzemplojn el inter 1000[2] kaj 2000[4] lingvoj.

Sur la teretaĝo la ekspozicio estas en rilato al la lingvaĵo, la akirado de la parolo kaj la lernado de lingvoj.

En la subtera etaĝo estas kelo de 100 m² dividita en 3 salonojn:[4]

  • Salono pri la lingvoj en la mondo en la pasinteco kaj nuntempe: la diverseco de lingvoj, ilia evoluado kaj ilia alfabeto[2] [5]. Vidaj kaj aŭdaj dokumentoj klarigas la diversajn evolumekanismojn de lingvoj, ilian reciprokan influon kaj ankaŭ la koncepton de lingvopolitiko[4] [6].

Aktivecoj redakti

La muzeo proponas du itinerojn por specifaj vizitoj de lernejaj grupoj, kiuj estas invitataj respondi al demandaro. Ĝi ankaŭ proponas temovesperojn sub formo de konferencoj aŭ debatoj i.a. pri Esperanto[7].

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Mundolingua – virtuala vizito per bildoj kaj klarigoj en la franca kaj Esperanto, Blogo Mirejo3.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 (franca) Mundolingua  – Musée des langues, du langage et de la linguistique (Mundolingua – muzeo de lingvoj, lingvaĵo kaj lingvistiko), konsultita la 9-an julio 2017.
  3. (franca) Académie de Paris – Musée des langues, du langage et de la linguistique Arkivigite je 2017-08-27 per la retarkivo Wayback Machine, 9-a novembro 1989, konsultita la 9-an julio 2017.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 (franca) Mundolingua, monde des langues, du langage et de la linguistiqueRFI, la 15-a aprilo 2014, konsultita la 9-an julio 2017.
  5. 5,0 5,1 (franca) Mundolinga, la découverte du monde des langues, La Tribune, la 17-an aŭgusto 2015, konsultita la 9-an julio 2017.
  6. (franca) L'Université Jean Moulin accueille le forum "Langue française, territoire du commun", (Interveno de Mark Oremland sur YouTube : https://www.youtube.com/watch?v=BgaUj3WhP54), Universitato Jean Moulin Lyon 3, la 15-a oktobro 2015, konsultite la 9-an julio 2017.
  7. (franca) Lejzer/Lazar M. Zamenhof (1959-1917) et l’espéranto Arkivigite je 2017-07-16 per la retarkivo Wayback Machine, la 20-a aprilo 2017, Mundolingua – soirées 2017,

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti