Näfels estis ĝis la 31-a de decembro 2010 komunumo en Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 3953 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 Näfels estis integrita al la nova komunumo Glaruso Nordo.

Näfels
Blazono de Näfels
Näfels vidita alveturante de Oberurnen
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Glaruso
Komunumo(j) Glaruso Nordo
Koordinatoj  47° 5′ 57″ N 9° 3′ 47″ O / 47.09917 °N, 9.06306 °O / 47.09917; 9.06306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3953
Areo 36,39 km²
Alteco 437 m super marnivelo
Poŝtkodo 8752
Mapo de Näfels antaŭ la komunuma reformo
vdr

Geografio redakti

Näfels situas ĉe la okcidenta bordo de la rivero Linth sude de la Linth-Ebenaĵo ĉe la enirejo al la Glarusa valo. Dum la ĉefa setlejo situas en la valo apud la rivero kaj havas urbecan karakteron, la komunumo etendiĝas okcidenten en montaran regionon de la Antaŭalpoj. Al la iama komunumo apartenas la Obersee-Valo kun la lageto Obersee. En okcidento la komunumon limiags la montopinto Brünnelistock kun alteco de 2133 m s.m. kaj en sudo Rautispitz kun alteco de 2283 m s.m., Schijen kun alteco de 2259 m s.m. kaj tute en sudokcidento Mutteristock, kiu kiun 2294 m s.m. estas la plej alta punkto de la komunumo. Pli norde paralele al la Obersee-Valo troviĝas la Schwändi-Valo ĉe kies orienta fino troviĝas la lageto Haslensee.[1]

Näfels posedas multajn historiajn konstruaĵojn kiel ekzemple la "Freuler-Palacon", kiu estis kontruita inter la jaroj 1642 ĝis 1647 kaj gastigas la "Muzeon de la Lando Glaruso", aŭ la franciskana Monaĥejo Mariaburg, kiu situas sur monteto estiĝinta el restaĵoj de iama montofalo.

Najbaraj komunumoj ĝis la komunuma reformo redakti

La iama politika komunumo Näfels limis en nordo al Oberurnen, en oriento al Mollis, en sudoriento al Netstal, en sudokcidento al Glarus, kaj en okcidento al Innerthal (SZ).

Trafiko redakti

Näfels situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Rapperswil tra Uznach al Glaruso kaj Linthal.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A3 situas proksimume 2 kilometrojn norde de la antaŭa komunumo en Niederurnen.

Historio redakti

La 9-an de aprilo 1388 okazis en Näfels la Batalo de Näfels, dum kiu malplimulto de ĵurkomunumanoj venkis habsburgan armeon. Al la batalo memorigas memorejo kaj la ĉiujara Näfels-Pilgrimado (germane Näfelserfahrt).

Kadre de la Glarusa Komunumreformo la komunumo Näfels estos kun efiko de la 1-a de januaro 2011 kunigita kun al komunumoj Bilten, Filzbach, Mollis, Mühlehorn, Niederurnen, Oberurnen kaj Obstalden al la nova komunumo Glaruso Nordo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Fonto: Landeskarfte der Schweiz (Landa Mapo de Svislando), 1:100000, folio 38 Panixerpass (Panikso-Pasejo)

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti