Nová Pec
Nová Pec (germane Neuofen) estas municipo en Ĉeĥio, en Sudbohemia regiono, en distrikto Prachatice. Vivas ĉi tie 455 loĝantoj (2023).
Nová Pec | |||
germane Neuofen | |||
municipo | |||
Nová Pec - fervoja stacio
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Nová Pec | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Prachatice | ||
Administra municipo | Volary | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Parto de | Nacia parko Šumava | ||
Montaro | Šumava | ||
Akva rezervujo | Akva rezervujo Lipno | ||
Rivero | Vultavo | ||
Situo | Nová Pec | ||
- alteco | 737 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 47′ 17″ N 13° 57′ 16″ O / 48.78806 °N, 13.95444 °O (mapo) | ||
Areo | 66,38 km² (6 638 ha) | ||
Loĝantaro | 455 (2023) | ||
Denseco | 6,85 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1720 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 384 51, 384 62 | ||
NUTS 3 | CZ031 | ||
NUTS 4 | CZ0315 | ||
NUTS 5 | CZ0315 550451 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 7 | ||
Bazaj setlejunuoj | 6 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Nová Pec | |||
Retpaĝo: www.novapec.eu | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Volary, Želnava, Stožec, Armea spaco Boletice, Horní Planá kaj Neureichenau.
Geografiaj kaj naturaj rilatoj redakti
Nová Pec situas sur ambaŭ bordoj de Vultavo, resp. akva rezervujo Lipno. Sur la limo de rando de la municipo estas ŝtatlimo kun Aŭstrio kaj kun Germanio, kiu kondukas sur montodorso de Trilanda montetaro, resp. de geomorfologia distrikto – Plecha montetaro. Sur la limo kun Aŭstrio situas 1378 m alta monto Plechý. Sur la limo kun Germanio situas 1362 m alta monto Trojmezná kaj Třístoličník, kies 1333 m alta montopinto estas sur la germana flanko. Tra la orienta selo de la Trilanda montetaro kondukas limo de tri ŝtatoj - Ĉeĥio, Germanio kaj Aŭstrio. La teritorio de la municipo estas sur la teritorio de Nacia parko Šumava, eŭrope signifa loko Šumava kaj birda regiono Šumava.
Sur la teritorio de municipo situas Pleĥa lago kaj la jenaj naturmemorindaĵoj:
Historio redakti
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1720. En la municipo estis verŝajne peĉfornoj, kio estas videbla el la blazono kaj el la flago. Peĉforno servis al produktado de gudro per varmigado de ligno. La gudro estis unu el konsisteroj de la peĉo. La nuntempa fervoja stacio Nová Pec estis ĝis la jaro 1964 markata kiel stacidomo Želnava.
Partoj de municipo redakti
- Nová Pec
- Bělá
- Dlouhý Bor
- Jelení
- Láz
- Nové Chalupy
- Pěkná
Loĝantaro redakti
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 812 |
1880 | 2 050 |
1890 | 2 104 |
1900 | 2 198 |
1910 | 2 303 |
1921 | 2 314 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 514 |
1950 | 651 |
1961 | 724 |
1970 | 827 |
1980 | 726 |
1991 | 640 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 632 |
2014 | 457 |
2016 | 444 |
2017 | 444 |
2018 | 451 |
2019 | 445 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 440 |
2021 | 407 |
2022 | 436 |
2023 | 455 |
Memorindaĵoj redakti
- Monumento de Adalbert Stifter, obelisko ĉe lago Plešné jezero
- Monumento al viktimoj de la 1-a mondmilito
- Fervoja stacio
- Floskanalo de Schwarzenberg, nacia kultura memorindaĵo kaj instrupado
- Ursa pado, la plej malnova sudbohemia instrupado
Transporto redakti
Nová Pec situas sur fervojlinio České Budějovice – Černý Kříž kaj sur ŝoseoj III/1631 (Nová Pec – Bližší Lhota) kaj III/1632 (Nová Pec – Želnava).
Turismaj limpasejoj redakti
Sur la teritorio de la municipo estas turismaj limpasejoj en Aŭstrion, nome sur la turismaj padoj:
- Plechý - Plöckenstein kaj
- Nová Pec/Říjiště - Holzschlag
Turisma limpasejo en Germanion estas sur Třístoličník.
Signifaj naskiĝintoj redakti
- Franz Bernhard – germana skulptisto
Rilataj artikoloj redakti
Pluaj fotoj redakti
-
Nová Pec, vendejo
-
Nová Pec
-
Hotelo Nová Pec
-
Survoje el Nová Pec al Stožec
-
Survoje el Nová Pec al Stožec
-
Survoje el Nová Pec al Stožec