Horní Planá

urbo en Ĉeĥio

Horní Planá (germane Oberplan) estas urbo en Ĉeĥio situanta en Sudbohemia regiono, en distrikto Český Krumlov, en montaro Šumava sur norda (maldekstra) bordo de akva rezervujo Lipno. Ĝi troviĝas en dislimejo de Vltavica sulko kaj Želnava montetaro, sur deklivo de monto Houbový vrch – en supermara alteco 776 m kaj ĝi estas plej alte situanta urbo en Sudbohemia regiono. Vivas ĉi tie 2 006 loĝantoj (2023). Horní Planá estas unu el municipoj kun la plej granda teritorio (la 6-a loko).

Horní Planá
germane Oberplan
urbo
Horní Planá
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Horní Planá
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Český Krumlov
Administra municipo Horní Planá
Historia regiono Bohemio
Parto de PPR Šumava
Montaro Šumava, Šumava cismontaro
Akva rezervujo Akva rezervujo Lipno
Rivero Vultavo
Situo Horní Planá
 - alteco 776 m s. m.
 - koordinatoj 48° 46′ 03″ N 14° 01′ 57″ O / 48.76750 °N, 14.03250 °O / 48.76750; 14.03250 (mapo)
Areo 127,17 km² (12 717 ha)
Loĝantaro 2 006 (2023)
Denseco 15,77 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 382 26
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0312
NUTS 5 CZ0312 545511
Katastraj teritorioj 6
Partoj de urbo 8
Bazaj setlejunuoj 15
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Horní Planá
Retpaĝo: www.horniplana.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Nová Pec, Černá v Pošumaví kaj Armea spaco Boletice.

Historio redakti

Arkeologiaj trovaĵoj pruvas ĉeeston de homo jam en mezolitiko. El bavaria Passau kondukis tra aŭstria Klaffer am Hochficht du branĉoj de komerca pado ĝis Horní Planá, tra unua montoselo inter Plechý kaj Hochficht (ĉeĥe Smrčina) kaj la alia tra Zvonkova montpasejo. El Horní Planá poste la pado daŭrigis tra Hodňov kaj Polná al Boletice.

Jam en la 13-a jarcento estis en Horní Planá preĝejo - preĝejo de sanktaMargareto havas romanikan krnon el la dua kvarono de la 13-a jarcento. La municipo estis fondita fare de cistercianoj el Monaĥejo Zlatá Koruna. En la jaro 1349 Horní Planá estis Sankta Romia Imperiestro kaj ĉeĥa reĝo Karolo a 4-a laŭ peto de tiu ĉi monaĥejo avancita al kampurbo. Dum husmilitoj Horní Planá venis al senjorujo Český Krumlov kaj restis ĉe ĝi ĝis nuligo de servuteco. En la jaroj 1845-1846 estis konstruita ŝoseo el Horní Planá tra Bližší Lhota ĝis Zvonková kaj plu l landa limo, kie ĝi ligis al ŝoseo el Ulrichsberg. En la jaroj 1891-1892 Horní Planá estis konektigita en fervojreton.

En 1950-aj jaroj pereis en la nuna rondo de la municipo tiuj ĉi setlejoj: Huťský Dvůr, Josefův Důl, Staré Hutě, Zadní Zvonková.

En la jaroj 1952-1958 estis konstruita akva rezervujo Lipno, prokiu estis detruita devena domaro Jenišov; ponto en Bližší Lhota estis deŝirita kaj anstataŭigita de pramejo; la fervojlinio estis transmetita kaj en Horní Planá estis konstruita nova stacidomo.

Lokaj partoj redakti

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18696 105
18807 053
18907 284
19007 645
19107 470
19217 044
JaroLoĝantoj
19306 624
19502 268
19611 926
19701 967
19802 130
19912 302
JaroLoĝantoj
20012 293
20142 145
20162 114
20172 078
20182 098
20192 088
JaroLoĝantoj
20202 080
20212 009
20221 993
20232 006

Personecoj redakti

Pluaj fotoj redakti