Zadní Zvonková
Zadní Zvonková (germane: Hinter-Glöckelberg) estas pereinta vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Horní Planá en distrikto Český Krumlov situinta sur la dekstra bordo de akva rezervujo Lipno ĉe limo kun Aŭstrio. Antaŭe temis pri ampleksa kaj preskaŭ eksplicite pri etne germana municipo, kiu pereis en la 1950-aj jaroj. Proksime de ĝi troviĝas domaro Přední Zvonková.
Zadní Zvonková | |
germane: Hinter-Glöckelberg | |
pereinta vilaĝo | |
Preĝejo de sankta Johano Nepomuka en Zadní Zvonková
| |
Oficiala nomo: Zadní Zvonková | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono |
Distrikto | Distrikto Český Krumlov |
Administra municipo | Horní Planá |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Montaro | Šumava |
Situo | Zadní Zvonková |
- koordinatoj | 48° 43′ 24″ N 13° 58′ 59″ O / 48.72333 °N, 13.98306 °O (mapo) |
Katastro | 39,2 km² (3 920 ha) Zvonková |
Estiĝo | 17-a jarcento |
- pereo | 1950-aj jaroj |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Zadní Zvonková | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Zadní Zvonková situas en katastra teritorio Zvonková kun areo 39,2 km².
Lokaj partoj kaj loĝantaro
redaktiLa municipo havadis tri partojn: Glöckelberg (Zvonková), Josefsthal (Josefův Důl) kaj Hüttenhof (Huťský Dvůr). Laŭ listo de municipoj de Ortsrepertorium el la jaro 1913 ĉi tie vivis sume 1610 loĝantoj en 212 domoj.[1]
Historio
redaktiTies situo fariĝis fatala. Rekte tra la municipo nome kondukis la tn. "fera kurteno" – Zadní Zvonková tiel post la dua mondmilito troviĝis en malpermesita limzono kaj ĝi estis post forŝovo de la germana loĝantaro egaligita kun la tero. Stari ĉi tie restis nur tri konstruaĵoj: preĝejo de Johano Nepomuka, paroĥo kaj domo, kiu hodiaŭ funkcias kiel pensiono. Přední Zvonková ja administre supervivis kaj ĝiaj loĝantoj fariĝis membroj de Pohraniční stráž.[2]
La preĝejo de sankta Johano Nepomuka en Zadní Zvonková devenas el la jaroj 1788-1794. Post incendio en la jaro 1876 ĝi estis novgotike reguligita. En la 1950-aj jaroj ĝi estis kondamnita al pereo.[3] En la tempo de la komunisma reĝimo restis el ĝi sole surkreskinta torzo sen tegmento kun detruita turo kaj perimetraj muroj. Tra templa ĉefa navo kaj elbatitaj fenestroj trakreskis grandaj arboj. Dank'al zorgo de la germanaj devenaj loĝantoj aŭ aliaj idoj kaj favorantoj la preĝejo ĝisatendis multekostan riparon. Reguligita kaj nove riparita estis ankaŭ tute ruinigita apuda tombejo.
Je kelke da jaroj pli poste estis riparita ankaŭ proksima domo ĉe vojo, en kiu estadis lokigita malgranda muzeo dediĉita al praga germane verkisto kaj poeto Johannes Urzidil, kiu ĉi tien ŝatis veturi. La muzeo per vico de laŭtempaj fotografioj kaj artefaktoj parolas pri la vivo en hodiaŭ jam pereinta municipo. Sed la ekspozicio jam estis fermita.
Personecoj
redaktiInter la plej karakterizajn personojn de Zadní Zvonková apartenis Engelmar Unzeitig (1911-1945). Li venis ĝis Zvonková kiel paroĥestro en la jaro 1940 kaj li montriĝis malkaŝe kontraŭ naziismo. Pro siaj elparoloj li estis unu jaro post tio arestita fare de gestapo kaj pli poste li estis lokigita en koncentrejo Dachau, kie li supervivis kvar jarojn. En la jaro 1944 en la koncentrejo disvastiĝis tifo. Pastro Unzeitig anonciĝis mem, ĉu li povos helpi la malsanajn kunmalliberigitojn. Post ia tempo li mem infektiĝis per la malsan o kaj mallongtempe antaŭ liberigo en la jaro 1945 li mortis. Oni sukcesis kontrabandi lian cindron el Dachau ĝis Würzburg.
Kelkaj kunmalliberigitoj markis Unzeitigon kiel sanktulon kaj ili nomis lin Anĝelo el Dachau. En junio de 1991 estis en Würzburg komencita lia kanoniza proceso. La dua fazo de la proceso estis oficiale komencita en Vatikano en majo de 1999.[4] En decembro de 2009 papo Benedikto la 16-a konfirmis la heroajn virtecojn de Unzeitig, kio estas supozo por lia beatigo. La 21-an de januaro 2016 agnoskis papo Francisko lian martiron kaj per tio malfermis al li la vojo por la beatigo.[5] La 24-an de septemnbro 2016 li estis en bavaria Würzburg beatigita.
En Zvonková naskiĝis kaj mortis ankaŭ kamparano kaj politikisto Johann Kaim (1798–1875), dum revolucia jaro 1848 deputito de Imperia asembleo.
Protekto de la naturo
redaktiEn la katastro de Zvonková estas proklamitaj tri naturmemorindaĵoj:
Vidu ankaŭ
redaktiPluaj fotoj
redakti-
Muzeo en Zvonková
-
Vido de la pensiono
-
Domo ĉe la preĝejo
Referencoj
redakti- ↑ Karel Hajný: Kie situas Zvonková, zanikleobce.cz, 27. 7. 2010
- ↑ Michal Kurz: Historio de Zvonková, zanikleobce.cz, 29. 8. 2007
- ↑ Šumavské nostalgie - Přední a Zadní Zvonková
- ↑ Fr. Engelmar Unzeitig CMM (angle), Mariannhill Mission Society
- ↑ Unu el dekretoj agnoskas martirojn de sudetgermano Engelmar Unzeitig