Ottokár Prohászka
PROHÁSZKA Ottokár (proha’ska) (naskiĝis la 10-an de oktobro 1858, en la urbo Nyitra kaj mortis la 2-an de aprilo, 1927) en la urbo Budapeŝto) estis romkatolika ĉefpastro, eklezia verkisto en la Aŭstra-Hungara Imperio, pli poste en Hungario.
Ottokár Prohászka | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 10-an de oktobro 1858 en Nitro | ||||
Morto | 2-an de aprilo 1927 (68-jaraĝa) en Central seminary (Budapest), Budapeŝto | ||||
Tombo | Good Shepherd Church in Székesfehérvár vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana • slovaka • latina • franca • antikva greka • hebrea • hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Piarist High School, Nitra • Szent István Gimnázium • Kolegio Germana kaj Hungara • Pontifika Gregoria Universitato vd | ||||
Partio | Christian National Union Party vd | ||||
Memorigilo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto • verkisto • filozofo • lektoro • politikisto • katolika teologo • katolika episkopo vd | ||||
Laborkampo | teologio • Eklezio vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ottokár Prohászka estis konsekrita en 1881, estis instruisto de la esztergoma liceo, pli poste de la teologio. Inter 1904 kaj 1905 li instruis en la budapeŝta universitato kiel teologia profesoro. Ekde 1903 li estis gvidanto de la hungara kristansocialista movado. Inter 1920-1922 li estis prezidanto de Partio de la Kristana Nacia Unuiĝo kaj ties reprezentanto en la parlamento. Li estis ankaŭ ano de la Hungara Scienca Akademio.
Lia filozofio estis mistika kaj idealisma kaj li estis senkaŝa antisemito, iniciinto de antisemitaj leĝoj. Li eluzis la rezultojn de la modernaj natrusciencoj por certigo de la religio.
Lian nomon portas en Hungario multaj institucioj kaj lia memorpreĝejo estas Preĝejo de Bona Pastoro (Székesfehérvár).