Pál Gegesi Kiss [gegeŝi kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gegesi Kiss Pál estis hungara kuracisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1954). Lia edzino estis Erzsébet Forgács Hann.

Pál Gegesi Kiss [1] naskiĝis la 2-an de novembro 1900 en Hungara reĝlando, en Nagyszőlős (nuntempa Vinohradiv en Ukrainio), li mortis la 3-an de aprilo 1993 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Pál Gegesi Kiss frekventis universitatojn en Kolozsvár kaj Budapeŝto. Li komencis sian kuracistan karieron en 1924 en la universitato, kie li instruis, esploris kaj kuracis. Li estis katedrestro inter 1946-1971, rektoro inter 1955-1961. Li okupiĝis precipe pri diversaj infanaj malsanoj. Li emeritiĝis en 1971. Li estis prezidanto de hungara Ruĝa Kruco inter 1957-1989. Li ricevis premion Kossuth en 1953, poste ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • Szív- és vérkeringési betegségek csecsemő- és gyermekkorban (1953)
  • A betegség és gyógyítás (1961)
  • Gyermekklinikai pszichopatológia (1971)

Fontoj redakti