Pelvo estas neprofunda ujo kiu povas havi diversajn funkciojn. Pelvo estas pli malprofunda ol vazo kaj pli profunda ol telero.

pelvo el ligno

Pelvoj estas uzataj por trinkaĵoj, sed ankaŭ por manĝaĵoj (fruktoj, mueslio, ĉipsoj kaj simila) aŭ por konservi ĉiutagaj uzaĵetoj.

Pelvoj konsistas el diversaj materialo: ekzemple el ligno, ostoj , vitro, porcelano, plasto, nobla ŝtalo, ceramiko k.a. materialoj.

Pelvo havas ofte artajn patroneojn aŭ malsimplajn formojn, ekzemple ekzistas fruktpelvoj kun ununura aŭ pluraj piedoj.

Specialaj pelvoj redakti

Oferpelvoj redakti

Oferpelvo estas pelvo, en kiu la sango de oferbestoj estas kolektita. Tiajn pelvojn jam estis menciata en la Malnova testamento de la Biblio.

Skifo-pelvoj redakti

 
Hoplito sur Atiko-nigrafigura skifo, ĉ. 490-480 va.K.

Skifopelvoj estis relative profundaj trinkpelvoj kun ringpiedo kaj du horizontalaj manumoj. Tiaj pelvoj estis uzataj en la 6a ĝis 4a jarcento a. K. Tiam ili estas popularaj trinkvazoj. La grekoj havis ankaŭ aliajn trinkujojn, kiujn oni povas nomi pelvojn, ekzemple la trinkujoj kalikso, patero kaj fialo.

Pelvoj en la ĉiutaga vivo redakti

Almozpetanta pelvo

Putopelvo Vidu ankaŭ: puto Florpelvo

Ofte pelvoj estas el argilo aŭ plasto, kiuj estas plenigitaj de grundo por enplanti plantojn. Ili ornamas privatajn aŭ publikajn ĝardenojn kaj estas starigitaj antaŭ dompordoj aŭ sur ŝtupoj.

Fruktpelvo

Fruktpelvo servas por teni fruktojn. La fruktoj ne estas manĝataj rekte el la pelvo. La fruktpelvoj servas al ornamado de la kuirejo aŭ loĝejo.

Ornamaĵpelvoj

Ornamaĵpelvoj servas al stokado de ornamaĵoj kaj de uzaĵetoj (de oro, moneroj, ŝlosiloj, butonoj, k. s. aĵoj).

 
Statuo de Johana de Arko kun ŝia tipa pelva hararfasono (1937), en la katedralo Nia-Sinjorino de Strasburgo

Pesilpelvoj

 
Pesilo kun sia du pesilpelvoj, kiuj estas partoj de pesilo

Vidu ankaŭ redakti

Metafore, la "pelva hararfasono" aŭ "bovla hararfasono" respondas al haroj tranĉitaj rondirante, la nuko kaj la tempioj razitaj per razilo, ekzemple kiel Johana de Arko.

Fontoj redakti