Percy Jackson kaj la Olimpanoj

Percy Jackson kaj la Olimpanoj - angle Percy Jackson & the Olympians, ofte mallongigata al nur Percy Jackson, en aliaj lingvoj koresponde - estas pentalogio (do serio de kvin libroj) de romanoj pri aventurado, mitologia fikcio kaj fantasto, de la usona verkisto Rick Riordan. Pli ol 45 milionoj da kopioj de la libroj estis venditaj en pli ol 35 landoj.

La unuopaj libroj estas

  • La fulma ŝtelisto (angle The Lightning Thief, tiulingve publikigita en 2005)
  • La maro de monstroj (angle The Sea of Monsters, publikigita en 2006)
  • la malbeno de la titano (angle The Titan's Curse, publikigita en 2007)
  • la batalo de la labirinto (angle The Battle of the Labyrinth, publikigita en 2008)
  • la lasta olimpano (angle The Last Olympian, publikigita en 2009)

Poste, inter la jaroj 2010 kaj 2014 kvin suplementaj libroj estis publikigitaj je la seria nomo La Herooj de Olimpo. Ili daŭrigas la rakonton, sed ankaŭ havas multajn novajn elementojn kaj estas memstara pentalogio.

Ekde de 28-a de oktobro 2011, la serio Percy Jackson kaj la Olimpanoj estis en la listo de plej sukcesaj infanlibroj de la gazeto New York Times por 223 semajnoj.[1] La unua libro estis adaptita en kinartan filmon en 2010, kiu estis komerce sukcesa, sed ricevis miksitajn recenzojn. Filma adapto de la dua libro estis publikigita en 2013.

La ĉefa rolulo redakti

Evoluo de la rolulo Percy Jackson komenciĝis kiam Rick Riordan en la printempo de 2002 komencis inventi rakontojn por sia filo Haley, knabo en la dua jaro de elementa lernejo, kiu ricevis la medicinajn diagnozojn atentomanka-hiperaktiva perturbo kaj disleksio. La filo Haley Riordan, komencis studi la grekan mitologion kaj demandis al la patro rakonti al li enligitajn rakontojn bazitajn je tiuj mitoj. Kiam al la patro elĉerpigis ideoj, Haley proponis, ke li faras novajn historiojn kiu kombinis ekzistantajn mitologiajn rolulojn kun novaj personaĵoj. Tio kondukis la patron al kreo de la fikcia figuro de Percy Jackson kaj la rakonto de liaj vojaĝoj tra Usono por reakiri la fulmo-kreilon de Zeŭso, la plej potencan armilon de la ĉefdio. Haley tiam sugestis al la patro surpaperigi la rakonton kiel romano. Rick Riordan, laboranta kiel mezlerneja instruisto, donis la manuskripton al kelkaj el liaj lernejanoj por legado kaj enprenis iliajn komentojn kaj sugestojn, antaŭ serĉi eldoniston por la romanoj.

La verkisto diris ke la origina rolulo Percy Jackson estis "inspirita de la propra lukto de la filo" en la lernejo. Haley kaj Percy havas la saman aĝon kaj kundividas plurajn trajtojn, kvankam ili estas neniel la sama persono. Rick Riordan ankaŭ deklaris ke Percy havas la senton de humuro, kiun li mem havis en tiu aĝo, kaj krome memorigas pri la trajtoj de multaj el liaj lernejanoj de la antaŭaj jaroj.

En la rakonto, Percy Jackson estas portretita kiel duondio, la filo de la virino Sally Jackson kaj de la greka dio Pozidono. La naskiĝtago de Percy estas la 18-a de aŭgusto; en la unua romano de la serio, La Fulmo Ŝtelisto, li havas dek du jarojn. Li ricevis la medicinajn diagnozojn atentomanka-hiperaktiva perturbo kaj disleksio, eble pro tio ke li seninstrue kapablas legi la antikvan grekan lingvon kaj havas "batalkampajn refleksojn".

Lia personeco estas priskribita kiel "ŝanĝiĝema kiel la maro" kaj malfacile antaŭdivenebla - kun la grava escepto, ke li estas firme lojala al siaj amikoj kaj familio. La diino Atena priskribas tion kiel lian "fatalan difekton". Liaj magiaj "potencoj", kiuj komenciĝas malgrandaj kaj evoluiĝas kiel la libroj daŭrigi, inkluzivas stiradon de akvo, faradon de uraganoj, spiradon sub la akvosurfaco, kaj paroladon al ĉevalo-similaj bestoj kaj fiŝoj. Li ankaŭ iĝas elstara glavo-batalanto kaj gvidanto. Dum la evoluo de la romano, Percy kreskas pli memcerta kaj kuraĝa.

Filma serio redakti

En la filma serio rolulas inter alie

Referencoj redakti

  1. "Best Sellers – The New York Times". New York Times. 28a de Novembro 2010. [1] Alirita la 4an de Junio 2017.