Plagokontrolo estas la reguligado aŭ administrado de specio difinita kiel plago, nome membro de la animala regno kiu efikas damaĝe al homa agado. La homa reago dependas el la gravo de la farita damaĝo, kaj ĝi gamos el tolero, tra diskonvinko kaj administrado, ĝis klopodoj tute elimini la plagon. Decidoj por plagokontrolo povas esti plenumitaj kiel parto de integrita lukto kontraŭ plagoj.

Agrikultura aviadilo aplikas malalte insekticidon kontraŭ Diabrotiko maizdamaĝiga.

En agrikulturo, plagoj estas retenitaj per kulturaj, kemiaj kaj biologiaj rimedoj. Plugado kaj kultivado de la grundo antaŭ semado malpliigas la plagoŝarĝon kaj estas moderna tendenco limigi la uzadon de pesticidoj tiom kiom eblas. Tio povas esti plenumita per rekta kontrolo de la plago, nur aplikannte insekticidojn se necese, kaj per kreskigo de variaĵoj kaj kultivaroj kiuj estu rezistantaj al plagoj. Se eble, biologiaj rimedoj estas uzataj, kuraĝigante naturaj malamikoj de la plagoj kaj enkondukante taŭgajn predabtojnparazitojn.

En hejmoj kaj urbaj medioj, la plagoj estas de roduloj, birdoj, insektoj kaj aliaj organismoj kiuj kunhavas la habitaton kun homoj, kaj kiuj manĝas aŭ detruas iliajn posedojn. Kontrolo de tiuj plagoj estas klopoditaj pere de forigo, forpelo, fizika forigo aŭ kemiaj rimedoj. Alternative, variaj metodoj de biologia kontrolo povas esti uzata inklude steriligajn programojn.