Prčice estas eksa kampurbo kaj nordokcidenta koneksa urba parto de urbo Sedlec-Prčice en distrikto Příbram en Ĉeĥio. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 608 loĝantoj.

Prčice
municipa parto
Preĝejo de sankta Laŭrenco en Prčice
Oficiala nomo: Prčice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Příbram
Administra municipo Sedlec-Prčice
Historia regiono Bohemio
Montaro Vlaŝima montetaro
Domoj 221
Situo Prčice
 - koordinatoj 49° 34′ 42″ N 14° 32′ 25″ O / 49.57833 °N, 14.54028 °O / 49.57833; 14.54028 (mapo)
Katastro 5,89 km² (589 ha) Prčice
Loĝantaro 608 (2021)
Denseco 103,23 loĝ./km²
Unua skribmencio 1184
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 257 92
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Prčice
Portalo pri Ĉeĥio

Prčice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 5,89 km².

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1184.

Ĝi apartenis al senjoro Vítek el Prčice, de kiu derivas sian devenon la plej malnovaj nobelaj familioj Vítkovcidoj, resp. Rožmberkidoj, senjoroj el Krumlov, senjoroj el Hradec, senjoroj el Landštejn kaj senjoroj el Sezimovo Ústí.

La devena senjoro sidejo troviĝis apud romana preĝejo de sankta Laŭrenco, kiu pasis unue gotikan kaj post incendio en la jaro 1701 ankaŭ barokan alikonstruon. Pase de la tempo estiĝis en Prčice tri burgejoj kaj en la jaro 1591 Adam Voračický z Paběnic komencis konstruadon de kastelo.

La 6-an de septembro 1957 estis subskribta dokumento, sur kies bazo kampurbo Prčice estis kunigita kun najbara Sedlec en unu urbon Sedlec-Prčice.[1]

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869981
18801 016
1890972
1900897
1910874
1921839
JaroLoĝantoj
1930789
1950715
1961645
1970645
1980580
1991535
JaroLoĝantoj
2001519
2011532
2021608

Judoj en Prčice redakti

 
Enirejo en judan tombejon
 
Du el pli malnovaj tomboŝtonoj en la juda tombejo

Iam antaŭ la jaro 1724 estiĝis en Prčice juda loĝigo, el kiu poste evoluis memstara juda komunumo. Tre verŝajne ĉi tie estis unuopaj judaj familioj loĝis inter kristana loĝantaro (kio estis tiutempe en meza Bohemio kutima) jam en la paso de la 17-a jarcento, do ĉi tie ne estis geto. Tamen pli ekzaktaj fontoj el tiu ĉi tempo dum ne estas priskribitaj. Ni scias sole, ke en la urba listo de judoj (ĝi devenas el la jaro 1724) estas al la jaro 1618 indikata "necerta nombro de judoj", plu poste kia ajn mencio pri la juda loĝantaro el la urbaj registroj malaperas, nur en la jaro 1702 ĉi tie estas registritaj 7 judoj pli aĝaj ol dek jaroj, poste jam estas ĝis reformoj de Jozefo la 2-a en familiaj listoj refistrataj ĉi tieaj judoj kun neerarema precizeco rilate al nombro, nomoj, profesioj kaj loĝlokoj.

En la jaro 1880 loĝis en Prčice 31 judoj, en la jaro 1890 45 judoj, en la jaro 1900 52 judoj, en la jaro 1910 vivis en la municipo 43 judoj, en la jaro 1921, kiel indikas Hugo Gold kaj Jan Polák-Rokycana "malpli multe ol 30 spiritoj" (fakte 24 personoj) kaj en la jaro 1930 23 loĝantoj anoncantaj sin al la juda religio.

Al la juda komunumo loke apartenis en la 20-a jarcento ankaŭ tiuj ĉi antaŭe estaraj judaj komunumoj: Borotín, Divišovice, Jetřichovice, Kvasejovice, Lhota, Libešnice, Mezno, Měštice, Nadějkov, Nosetín, Petříkovice, Přestavlky, Ředice, Sedlec, Střežmíř, Stupčice, Uhřice, Veletice, Bolechovice, Červený Újezd, Velké Heřmanice.

El Prčice devenis dirigento Adolf Čech (propranome Adolf Taussig, 1842-1903 Prago) kaj lia frato, soloisto de Operejo de Nacia teatro Karel Čech (propranome Karel Taussig, 1844-1913 Prago). Richard Neumann falis kiel soldato de i.r. aŭstria armeo en la unua mondmilito en Serbio.

En la jaro 1942 ĉi tiea juda komunumo pereis, la loĝantoj estis enkadre de holokaŭsto unue ŝtelitaj, poste fortransportigitaj en geton en Terezín (Transporto "Bd" la 4-an de septembro 1942), kaj poste formurditaj en koncentrejoj. Listo de murditaj viktimoj de holokaŭsto el Prčice nombras 31 nomoj, savis sin nur familio Friedmannoj, nome per elmigrado ĝis Palestino komence de la milito.

La eksan ne nesignifan judan loĝigon en Prčice rememorigas hodiaŭ juda tombejo el duono de la 18-a jarcento, situanta proksimume duonkilometro de rando de konstruareo de Prčice, nordoriente, kie konserviĝis proksimume 50 klasicistaj kaj novepokaj tomboŝtonoj. Post la dua mondmilito la tombejo subiĝis al dezertiĝo kaj malkonstruo, komence de la jaro 1995 ĝi estis reguligita kaj estis rekonstruita kadavrejo kaj barila muro.

Marŝado Prago–Prčice redakti

Ekde la jaro 1966 Prčice estas cela loko de marŝado Prago–Prčice, la plej konata kaj la plej amasa ĉeĥa turisma agado. En unu el siaj kantoj mencias pri ĝi ankaŭ kantisto Ivan Mládek.

Fotogalerio redakti

Referencoj redakti

  1. Ekde la jaro 1957 ili tiras tion komune Arkivigite je 2010-10-22 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20101022190224), retpaĝo de urbo Sedlec-Prčice, artikolo nedatumita, aŭtoro ne indikita