Marŝado Prago–Prčice

Marŝado PragoPrčice estas la plej konata organizita turista kaj longeca marŝado en Ĉeĥio. En ties fondo en la jaro 1966 partoprenis Jiří Dvořák, ĉefredaktoro de gazeto Turista, kaj inĝeniero Karel Kulle kun loka naskiĝinto kaj sporta propaganto Stanislav Rataj. La vojon onidire inspiris sinjorino Běla Dvořáková, kiu al la fondintoj de la marŝado, vane serĉantaj atraktivan celon en distanco ĉirkaŭ 70 kilometroj de Prago, por ke la vojo estu trairebla dum taglumo, diris: "Estas tempo por tagmanĝi, iru kun tio jam en Prčice!"

Monumento al marŝado en placo en Prčice
Marŝantoj senpere antaŭ Prčice el flanko de strato Jezerská ulice

Paginte startpagon ricevos la partoprenanto mapon de la marŝado, en kiun li akiras en kontrolpunktoj stampojn. La kontroloj estas enskribitaj en gvidlibro tra la marŝado kaj kontroloj troviĝas en la vojo eĉ sekretaj. Kiel suveniron en la celo ricevos ĉiu ĝisveninta marŝinto tradician "Prčický škrpál", ("Ŝuaĉo el Prčice") nomata dank' al sia aspekto "ŝuego", kaj vaflon tatranka, ekde la jaro 2014 horalka.

En la jaro 2015 la marŝado havis jam 50-an datrevenon, okaze de tiu ĉi jubileo eldonis KČT Pochod Praha–Prčice en kunlaboro kun Nacia muzeo libron de Taťána Součková kaj Šárka Rámišová Marŝado Prago Prčice – kvindek jaroj 1966–2015, kiu enhavas vicon da fotografioj kaj laŭtempajn dokumentaĵojn.

Vojoj redakti

 
Kontrolo en Vojkov

La marŝado en la unua jaro de sia ekzistado okazis la 17-an de aprilo 1966 kaj la vojo el Prago mezuris 65 km. Ekde la jaro 1970 nombro de la vojoj iom post iom disvastiĝis je vojoj el aliaj lokoj, ĝi ŝanĝiĝis tra rekordaj 24 (en la jaro 1984) kaj tra 9 vojoj en periodo de dampo (1994) ĝis al nuntempaj 22 vojoj por piedirantoj (2009).

La plej mallonga mezuras kutime ĉirkaŭ 23 km, tradicia la plej longa vojo, el Prago, havas ĉirkaŭ 75 km. La plej mallonga vojo estas markata kiel infana (plenkreskuloj povas partopreni, nur se ili akompanas infanon), por ĉiuj kategorioj de partoprenantoj estas destinitaj vojoj kun longeco de 26 km, en la plej longaj vojoj povas partopreni nur plenkrekulaj marŝadontoj.

 
Starto de du vojoj ("plenkreskula" kaj infana) en Votice

La tradiciaj startoj de la marŝado: Prago-Háje, Týnec nad Sázavou, Čerčany, Benešov, Bystřice u Benešova, Olbramovice, Votice, Střezimíř, Tábor, Mladá Vožice, Sedlčany, Milevsko, Petrovice u Sedlčan.

En la jaro 2005 la agado estis unuafoje disvastigita ankaŭ je biciklista vojo, en la jaro 2007 je biciklistaj vojoj el Prago, Milevsko kaj Tábor kaj je rulseĝista vojo el Miličín. En kunlaboro kun Sokol-movado SKV Sokol Munkeno estas ekde la jaro 2008 okazonta unu el vojoj ankaŭ internacia biiklista veturo ZwieselPrčice.

Partopreno redakti

 
Partopreno en la marŝado kaj nombro de vojoj en unuopaj jaroj (ĝis la jaro 2013)

En la jaro 1966 ekiris al vojo kun longeco 65 km 469 marŝantoj. La plej granda partopreno, 35 732 turistoj, estis registrita en la jaro 1981. Nombro de la partoprenantoj kaj vojoj sinkis ĝis la jaro 1994, kiam partoprenis nur 7715 partoprenantoj en naŭ vojoj, ekde tiu tempo la partopreno kaj la nombro de vojoj denove kun sinkado plialtiĝas kaj en lastaj jaroj ekiras ĉirkaŭ 20 000 personoj, dum kio al la cefa vojo el Prago ekiras ĉirkaŭ 300–400 marŝantoj.[1]

Transporto redakti

En la tago de okazo de la marŝado estadas regule plifortigata fervoja transporto precipe en fevojlinio Praha – Tábor. Trajnoj veturigas plifortigecajn vagonojn kaj ekipita estas ankaŭ kelkaj plifortiga trajnoj. Tiutage antaŭtagmeze ankaŭ ĉiuj trajnoj haltas eksterordinare en la stacioj de la startoj de marŝado kaj posttagmeze en stacio Heřmaničky. El Prčice veturas eksterordinara aŭtobusa transporto al stacidomo en Heřmaničky, eksterordinaraj aŭtobusoj veturas el Heřmaničky ankaŭ en kelkajn startajn lokojn, kiuj estas ekster la fervojo de Benešov.

Fotogalerio redakti

Fotogalerio – transporto redakti

Ligiloj redakti

Referencoj redakti