Preĝejo Sankta Maria de Konsolo (Merano)

La preĝejo Sankta Maria de Konsolo estas romkatolika preĝejo en la urbo Merano. Ĝi estas lokita en la kvartalo de Maia Bassa kaj estas tre grava precipe pro la cikloj de antikvaj freskoj kiujn ĝi konservas.

Preĝejo Sankta Maria de Konsolo
Maria Trost Kirche
Chiesa di Santa Maria del Conforto
Preĝejo Sankta Maria de Konsolo
Preĝejo Sankta Maria de Konsolo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Italio
Municipo Merano

Geografia situo

46° 39′ 45″ N, 11° 9′ 48″ O (mapo)46.662511.163333333333Koordinatoj: 46° 39′ 45″ N, 11° 9′ 48″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Sudtirolo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo Romanika
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo ŝtono
Mapo
Preĝejo Sankta Maria de Konsolo (Merano) (Italio)
Preĝejo Sankta Maria de Konsolo (Merano) (Italio)
DEC

Map

Ligiloj
vdr
La eksteraj freskoj

Historiaj notoj redakti

La preĝejo estas verŝajne la plej malnova en la urbo. Certas, ke ĝi originas el la romanika periodo inter la 12-a kaj la 13-a jarcento, sed  verŝajne ĝi estis la rezulto de la modifo de iama preĝejo de la 8-a jarcento. La unuaj skribitaj dokumentoj, kiuj pruvas ĝian ekziston, datas el 1273, kiam Meinardo la 2-a donacis ĝin, kune kun aliaj posedaĵoj, al la abatejo de Stams.

Pro la proksimeco de branĉo de la Rio Nova, kiu ankoraŭ ne estis endigita en la nuna kanalo, la preĝejo estis plurfoje inundita, damaĝita kaj rekonstruita. En la 15-a jarcento estis rekonstruita la absido en la gotika stilo. En 1624 la tegmento de la navo estis levita kaj ornamita kun barelvolbo. En la 18-a jarcento, estis konstruita la kantorejo por la orgeno, en 1824 la pronaoso kaj en 1889 la baroka pinto de la turo estis anstataŭigita kun la nuna oklatera.

Freskoj redakti

Tre gravaj estas la romanikaj kaj gotikaj freskoj kiuj troviĝas kaj interne kaj ekstere de la preĝejo.

Bibliografio redakti

  • Gioia Conta, I Luoghi dell'Arte, unua volumo pp = 293-295, Bolzano, Media Val d'Adige, Merano, 1998, ISBN = 88-85129-25-0
  • Giorgio Recla, Santa Maria del Conforto, Athesia, Bolzano, 1988