Purpurgorĝa eŭfonjo

La Purpurgorĝa eŭfonjo (Euphonia chlorotica) estas specio de birdo de la genro de Eŭfonjoj, kiuj nun estas konsiderata membro de la familio de Fringedoj, sed antaŭe de la Traŭpedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Purpurgorĝa eŭfonjo
masklo en Brazilo
masklo en Brazilo
ino, en Brazilo
ino, en Brazilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Euphonia
Specio: E. chlorotica
Euphonia chlorotica
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ĝi troviĝas en Argentino, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Gujanoj, Paragvajo, Peruo, Urugvajo kaj Venezuelo. Estas du apartaj populacioj kun diversaj regionoj. Plej norda areo en orientaj Gujanoj kaj suda Venezuelo, kiu koincidas multe kun la areo de la Plumbeŭfonjo. Tre aparta regiono okupas grandan parton de Brazilo kaj najbaraj areoj nome la orienta duono de Brazilo, plus la rivero Amazono, krom suda Brazilo kaj najbaraj regionoj en norda Argentino, Paragvajo, orienta Bolivio kaj orienta Peruo.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.

Aspekto redakti

Tiu estas malgranda specio tre simila al la proksima parenco nome la Nigragorĝa eŭfonjo, tio estas kun tre markata seksa duformismo, nome la masklo montras tre rimarkindan flavan frunton kontrastan kun tre nigraj kapo kaj gorĝareo (kie estas purpurblua nuanco diference de la Nigragorĝa eŭfonjo, kio nomigas la specion), koloro kiu nuanciĝas iome malhelblue al nigrecaj dorso, flugiloj kaj vosto, kies subvosto estas kontraste blanka. La resto de la subaj partoj estas tre flavaj sed kun oranĝeca nuanco diference de la Nigragorĝa eŭfonjo. Ĉe masklo la diferenco inter ambaŭ ĝeneralaj koloroj nome nigra kaj flava estas klare limigita. La beko estas blugriza kio estas diferencilo ankaŭ disde la Nigragorĝa eŭfonjo. Ankaŭ la kruroj estas blugrizecaj.

Ĝenerale oni povas diri, ke temas pri specio tre simila al la Nigragorĝa eŭfonjo, sed iom pli bluecpurpura.

La ino estas multe pli senkolora kaj ne havas tiom klarajn limojn. Kio estas nigra ĉe masklo estas olivverdeca al griza ĉe ino, tio estas kapo, gorĝareo kaj supraj partoj, sed la vizaĝo estas pli bruna, la nuko pli punkteca kaj la dorso pli olivflaveca; ĉiukaze ankaŭ ŝi montras flavan frunton, kvankam ne tiom koloran kaj ne tiom limomarkatan. La subaj partoj estas flavecaj ĉefe en flankoj kaj pli blankecaj centre.

Referencoj redakti