Rulseĝa futbalo (angle: powerchair footballpower soccer) estas varianto de futbalo por personoj uzantaj rulseĝon.

Usono kontraŭ Francio, FIPFA World Cup en Tokio, oktobre 2007.

Historio redakti

Komence, ene de lerneja kadro, junaj pasiitaj de futbalo pripensas rimedon por praktiki tiun sporton en elektra rulseĝo. La unua turniro en Francio en 1992 kunigis 11 teamojn.

Kelkaj datoj:

  • 1989: Prezentado de la sporto ĉe la Jeux de l’Avenir (ludoj de estonteco) en Limoges;
  • 1991: Unuaj oficialaj konkuroj ĉe la ludoj de estonteco en Hyères;
  • 1992: Unua turniro de Francio;
  • 1995: Estiĝo de la nacia federacia komisiono pri rulseĝa futbalo ene de la franca federacio pri handikaposporto;
  • 1999: Cent dudek ok teamoj praktikas rulseĝan futbalon en Francio, inter ili kvindek tri en oficialaj konkuroj;
  • 2000: 58 teamoj aliĝis al la turniro de Francio;
  • 2001: 68 teamoj aliĝis al la turniro de Francio;
  • 2002: Unua pokalo de Francio;
  • 2007: Unua monda pokalo en Tokio.

Regularo redakti

  • Nombro de teamanoj: 4 (3 ludantoj + 1 golisto).

Aldonaj informoj redakti

  • Rulseĝa futbalo estas la plej grava inter la konkuraj handikaposportoj.
  • Ekzistas pli ol 750 licenciitoj en Francio.
  • Rulseĝa futbalo estas praktikata en Francio, Belgio, Portugalo, Usono, Kanado, Aŭstralio, Japanio, Britio, Danio, Sud-Koreio, kaj estiĝas en aliaj landoj (Svisio, Svedio, Finnlando, Italio, Irlando, Germanio, Aŭstrio, Argentino, ...).
  • Ekzistas internacia federacio, la FIPFA (Federacio internacia de powerchair football association).

Eksteraj ligiloj redakti