Saint-Denis (Seine-Saint-Denis)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Saint-Denis |
Saint-Denis (esperante : Sankta-Denizo) estas urbo nun inkludita en la aglomeraĵo de Parizo, norde de tiu en departemento Seine-Saint-Denis. Ĝi entenas ĉirkaŭ 90 000 loĝantojn. Tie staras abatejo kaj la baziliko de Saint-Denis, kie estis entombigitaj ĉiuj reĝoj de Francio. Dum la Franca Revolucio de 1789 la furioziĝinta popolo detruis la tombojn, eltiris la restaĵojn de la reĝoj kaj disĵetis ilin.
Saint-Denis | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Francio urbego vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
INSEE kodo | 93066 [+] | ||||
Poŝtkodo | 93200 • 93210 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 113 942 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 9 219 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 56′ N, 2° 21′ O (mapo)48.9355555555562.3538888888889Koordinatoj: 48° 56′ N, 2° 21′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 33 m [+] | ||||
Areo | 12,36 km² (1 236 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Saint-Denis (Seine-Saint-Denis) [+] | |||||
En historio de arĥitekturo tiu baziliko gravas, ĉar ĝi estis la unua granda konstruaĵo farita laŭ la gotika stilo, en jaroj 1130-1144.
En la Stadiono de Francio de la urbo en somero 2016 okazis pluraj matĉoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016, inkluzive de la unua, inaŭgura matĉo, inter la naciaj teamoj de Francio kaj Rumanio, kaj de la lasta matĉo, la finalo, inter Francio kaj Portugalio.
-
la baziliko -
urba emblemo
Publikaj transportoj
redakti- Metroo de Parizo
- Fermitaj stacidomoj
- Transilien/RER
- Tramtransporto en Parizo
- Basilique de Saint-Denis
- Baudelaire
- Campus Condorcet
- Casanova
- Cimetière de Saint-Denis
- Cokerie
- Delaunay-Belleville
- Front Populaire
- Hôpital Delafontaine
- La Plaine - Stade de France
- Lycée de La Plaine
- Lycée Suger
- Marché de Saint-Denis
- Pierre de Geyter
- Paul Éluard
- Roger Sémat
- Saint-Denis - Gare
- Saint-Denis - Porte de Paris
- Théâtre Gérard Philipe
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- oficiala retejo de la urbestraro
- Mapo de Saint-Denis[rompita ligilo]