Tulkarm aŭ Tulkarem (arabe: طولكرم) estas palestina universitata urbego en Cisjordanio. La loknomo signifas: "monto de vitejoj."

Larĝa panoramo de Tulkarm
Tulkarm

emblemo

urbo • urbego

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo P300-P309
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 89 759  (2022) [+]
Loĝdenso 2 752 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 19′ N, 35° 2′ O (mapo)32.31111111111135.030833333333Koordinatoj: 32° 19′ N, 35° 2′ O (mapo) [+]
Areo 32,61 km² (3 261 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Tulkarm (Palestina aŭtonomio)
Tulkarm (Palestina aŭtonomio)
DEC
Tulkarm
Tulkarm
Situo de Tulkarm

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tulkarm [+]
vdr

Laŭ la stato de 2022 en la urbo vivis 89 759 loĝantoj sur areo de 32,61 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 752 loĝantoj/km².

Panoramo en Tulkarm
Interna parto de Tulkarm

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Tulkarm situas sur ebenaĵo laŭvoje inter Nablus kaj Netanja ĉe la armistica limo en la cisjordania flanko. En la pasinteco ĝi estis krucvojo de la marborda fervojo kaj branĉo de la mallarĝa fervojo ĝis Damasko. La menciita Nablus troviĝas 24, Qabatiya 26, Jenin 30, Ramalaho (kvazaŭ ĉefurbo) 49, Bet-Leĥem 68, Hebron 87, Ĝabalija 101 kilometrojn.

Historio redakti

 
Universitato de Tulkarm
 
Malnova domo en Tulkarm

Post la islama konkero en 1187 kurdoj alvenis en tiun areon. En la 1230-aj jaroj religiemaj araboj alvenis. Palestino estis integrigita al la Otomana Regno en 1517. Tulkarm aperas sur franca mapo dum la invado de Napoleono en 1799 kiel Toun Karin. Franca esploristo en la 19-a jarcento vizitis Tulkarm, kiun li priskribis kiel estaĵon de "konsiderinda" grandeco, kun proksimume 1,000 loĝantoj. Tulkarm fariĝis la administra centro de distrikto en 1886, poste municipo en 1892. En 1908 la fervojo ekfunkciis. En 1918 la britoj okupis la plenan Palestinon. Post 2 jaroj vojo estis konstruita al la marbordo de Netanja. Dum la milito en 1948 Tulkarm estis sub la kontrolo de armeo de Irako, poste ĝi estis parto de Jordanio. En la sekva jaro la nova limo de Israelo estis ĝuste antaŭ la urbeto, sekve la loko estis tuj kolektejo de rifuĝintoj. Nablus transprenis la administrajn taskojn. En 1950 tendaro por rifuĝintoj estis establita. En 1967 ankaŭ Tulkarm estis okupita fare de Israelo, sed Isralelo retiriĝis en 1995. La areo iĝis palestina aŭtonomio.

Klimato redakti

La klimato de Tulkarm estas mediteranea kaj subtropika. La averaĝtemperaturo dum vintro varias de 8 ĝis 16 °C, dum somero varias de 17 ĝis 30 °C. Jare averaĝe pluvas 662 milimetroj. En julio kaj aŭgusto ne pluvas.

Vidindaĵoj redakti

  • amuzparko

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti