Sebastiane estas latin-lingva brita historia filmo de 1976, reĝisorita de Derek Jarman kaj Paul Humfress kaj verkita de Jarman, Humfress kaj James Whaley. Ĝi rakontas la okazaĵojn de la vivo de Sankta Sebastiano, inklude lian ikonan martirecon per sagopafado. La filmo, kiu celas publikon pere de gejerotiko, estis polemika kaj pro tiu erotismo por samseksemuloj en la rilatoj inter soldatoj kaj prf la dialogo tute en Latino.

Sebastiane
filmo
Originala titolo Sebastiane
Originala lingvo latina lingvo
Kina aperdato decembro 1976, 16 okt. 2008
Ĝenro filma dramo, samseksemeca filmo, historia fikcio
Reĝisoro(j) Derek Jarman
Scenaro Derek Jarman
Filmita en Anglio
Loko de rakonto Roma regno
Muziko de Brian Eno
Rolantoj Leonardo Treviglio • Lindsay Kemp • Barney James • Richard Warwick
IMDb
vdr

Enhavo redakti

Sebastiano estas soldato de la persona gvardio de la imperiestro Diokleciano, kiu estas ekzilita pro defendo al seksperfortita junulo. Kvankam oni prezentas lin kiel prakristano (3-a jc), li fakte estas adoranto de Apolono kaj klopodas konvinki siajn kompanojn al tio kaj al pacismo. La komandanto, obseda je li, klopodas perforti lin kaj finifne ordonas lian ekzekuton, ĉar li malakceptis defendi per armiloj la interesojn de la Romia Imperio.

Geaktoroj kaj roluloj redakti

  • Barney James kiel Severus
  • Neil Kennedy kiel Maximus
  • Leonardo Treviglio kiel Sebastian
  • Richard Warwick kiel Justin
  • Donald Dunham kiel Claudius
  • Daevid Finbar kiel Julian
  • Ken Hicks kiel Adrian
  • Lindsay Kemp kiel Dancisto
  • Steffano Massari kiel Marius
  • Janusz Romanov kiel Antonio
  • Gerald Incandela kiel Leopardulo
  • Robert Medley kiel imperiestro Diokleciano

Inter la gastoj de la imperiestro estas elstaruloj kiel Peter Hinwood, Nell Campbell, kaj Patricia Quinn (ĉiuj el Rocky Horror Picture Show), Jordan, Philip Sayer, Charlotte Barnes, Nicholas de Jongh, Duggie Fields, Christopher Hobbs, Andrew Logan, kaj Johnny Rozsa.

Eksteraj ligiloj redakti