Sint-Michiels

kvartalo de Bruĝo, Flandrio, Belgio

Sint Michiels estas vilaĝo en la belga provinco Okcidenta Flandrio kaj ekde 1971 partkomunumo de la provinca ĉefurbo Bruĝo. Sint-Michiels troviĝas sude de la historia urbocentro kaj havas areon de 9,59 km². En 2012 estis 12.130 loĝantoj.

Sint-Michiels
municipality section • vilaĝo
Administrado
Poŝtkodo 8200
Demografio
Loĝantaro 12 427  (2014) [+]
Loĝdenso 886 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 11′ N, 3° 13′ O (mapo)51.18863.2117Koordinatoj: 51° 11′ N, 3° 13′ O (mapo) [+]
Areo 14,02 km² (1 402 ha) [+]
Sint-Michiels (Okcidenta Flandrio)
Sint-Michiels (Okcidenta Flandrio)
DEC
Sint-Michiels
Sint-Michiels
Situo de Sint-Michiels

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sint-Michiels [+]
vdr
Blazono de Sint-Michiels
Situo de Sint-Michiels

Historio redakti

De paroĥo Sint-Michiels (kun patrono Ĉefanĝelo Miĥaelo) troviĝas sur malnova karolinga bieno Weinebrugge, kies preĝejo kun la sama patrono jam estis konstruita ĉirkaŭ la jaro 800. Ekde Weinebrugge fondiĝis la urbocentra paroĥo Salvator, verŝajne jam en la 9-a jarcento.

Jure granda parto de Sint-Michiels estis sub la jurisdikcio de la sinjorejo Tillegem, unue menciita en dokumento de ĉirkaŭ 1120-1130. Ekde 1285 ĝis la fino de la Ancien régime Tillegem estis posedaĵo de riĉaj bruĝaj familioj. Ekde la franca epoko, fine de la 18-a jarcento, la "Sinjoroj de Tillegem" perdis sian jurisdikcian povon, sed konservis la proprieton. Tiam ekestis la komunumo Sint-Michiels, kiu ekzistis ĝis 1971.

Dua Mondmilito - Operaco Ramrod 934 redakti

Dum la Dua Mondmilito en la kastelo Ter Linden estis germana radio-goniometria stacio (germane: Marinepeilstelle) kiu sondis la ŝiptrafikon sur la Norda Maro. En ĝi laboris pli ol 300 germanaj soldatoj kaj oficiroj.

Kiam alproksimiĝis la fino de la milito la Aliancanoj deziris elimini ĉiujn staciojn kiuj subaŭskultis radio-elsendojn.

Prepara esplorflugo super la regiono okazis je la 10-a de aprilo 1944. La unua bombado okazis je la 28-a de majo (Pentekosto) tagmeze. Ĉar estis dubo pri la sukceso, sekvis dua bombado vespere. Mortis 19 germanoj kaj 40 belgaj civiluloj.

Michel Van Maele redakti

Kiam alproksimiĝis la aneksodato de la randkomunumoj al la urbo Bruĝo, komunumestro Michel Van Maele vane serĉis argumentojn por malebligi la anekson. Li ne sukcesis kaj en 1971 Sint-Michiels ĉesis esti sendependa komunumo. Van Maele tamen profitis: li iĝis en 1971 ĉefskabeno kaj de 1972 ĝis 1977 urbestro de Bruĝo.

Politiko redakti

  • 1800-1808: Johannes Verbiest
  • 1808-1812: Karel Van Neste
  • 1813-1819: Joseph Guillaume Kervyn
  • 1819-1831: Bruno-Désiré de Heere
  • 1831-1840: Hyppolite Dhont
  • 1840-1848: Pierre Van Neste
  • 1848-1869: Jules de Serret
  • 1869-1915: Henri de Serret
  • 1920-1924: Gustaaf Baert
  • 1924-1943: Louis Demey
    • 1941-1942: Wilfried Van Damme (dummilita, ne sur la oficiala listo)
  • 1945-1946: Alfons De Baecke
  • 1947-1970: Michel Van Maele

Diversaĵoj redakti

  • En Sint-Michiels estas la amuzparko Boudewijn Seapark kun delfenejo.
  • Jam de la 1960-aj jaroj en Sint-Michiels estis multaj mez- kaj altlernejoj. La plej nova kaj moderna estas Vives (antaŭe nomita KHBO).
  • En la 1960-aj jaroj ekestis dua paroĥo kun patronino Sankta Godelieve.


Eksteraj ligiloj redakti