Stefano la 4-a (Hungario)

Stefano la 4-a de Hungario (hungare IV. István, naskiĝis ĉ. 1133 en Hungario, mortis la 11-an de aprilo 1165, Zimony – hodiaŭ Zemun, Beogrado, Serbio) estis hungara (kontraŭ)reĝo, membro de la Arpad-dinastio. Li agadis kiel tronpostulanto, per bizanca apogo, kontraŭ sia nevo, Stefano la 3-a.

Stefano la 4-a
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1133
en Buda
Morto 11-an de aprilo 1165 (1165-04-11)
en Zemun
Mortis per veneno vd
Tombo Kronada Ruino-Baziliko de Székesfehérvár vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd
Familio
Dinastio Árpád-dinastio vd
Patro Béla la 2-a vd
Patrino Helena, Queen of Hungary vd
Gefratoj Sophia of Hungary • Elizabeth of Hungary • Ladislao la 2-aGéza la 2-a vd
Edz(in)o Maria Komnene, Queen of Hungary • Maria Komnene vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Reĝo de Hungario
Dum 1172
Antaŭulo Ladislao la 2-a
Sekvanto Béla la 3-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia patro estis hungara reĝo (blinda) Béla la 2-a, lia patrino estis Ilona, filino de la serbia reganto Uroš la 1-a. Lia pli maljuna frato, la reĝo Géza la 2-a donacis al li en 1152 rangon de princo, sed li volis pli kaj post 5 jaroj volis akiri tronon de la frato. La komploto malsukcesis kaj li fuĝis al Bizanco, kie li trovis fuĝejon kaj eĉ apogon de Manuelo la 1-a, kiu edzigis lin kun la nevino Komnena Maria.

Post morto de Géza la 2-a, li volis denove akiri la hungaran tronon, sed oni kronis en junio de 1162 la nepon kiel Stefano la 3-a. La opoziciuloj kronis unu monaton poste la pli junan fraton de Stefano, kiel Ladislao la 2-a. Post kiam oni venenis lian fraton, li estis kronita la 27-an de januaro 1163 kiel Stefano la 4-a, sed nur duonoficiale, ĉar la ceremonion faris la episkopo de Kalocsa kaj ne la episkopo de Esztergom, kiu devintus fari tion oficiale. Eĉ tiu laste malbenis Stefanon la 4-an. Stefano la 3-a atakis lin samsomere kaj venkis lin per germana helpo, la 19-an de junio ĉe Székesfehérvár. Stefano la 4-a denove fuĝis al Bizanco kaj per apogo de Manuelo provis akiri la potencon en la sekvaj du jaroj, sed sensukcese. Oni ekatakis en aprilo de 1165 la fortikaĵon de Zimony kaj finfine venenis lin la propraj homoj. Oni entombigis en Zimony, sed la restaĵoj poste estis transliveritaj al Székesfehérvár.