Svisa nacia teamo de futbalo

vira nacia teamo de futbalo

La svisa nacia teamo de futbalo, germanlingve mallongigite Nati (IFA: [ˈnatsi][1]), estas la landa vira teamo de la Svisa Futbala Asocio. Ekde junio 2001 trejnisto de la temo estas Jakob «Köbi» Kuhn

Svislando
Svislando
asocio Schweizerischer Fussballverband
Association Suisse de Football
Associazione Svizzera di Football
Associaziun svizra da ballape
Svisa Futbal-Asocio
konfederacio UEFA
manaĝero Ottmar Hitzfeld
golreĝo Alexander Frei (35)
FIFA kodo SUI
unua matĉo Flago de Francio Francio 1-0
Flago de Svislando Svislando
1905
plej granda gajno Flago de Svislando Svislando 9-0
Flago de Litovio Litovio
1924
plej granda perdo Hungario Hungario 9-0
Flago de Svislando Svislando
1911
Futbala Mondpokalo
aperoj 8 (unua en 1934)
plej bona rezulto Kvaron-finalo
1934, 1938 kaj 1954
Eŭropa Futbal-Ĉampionado
aperoj 3 (unua en 1996)
plej bona rezulto Grupo A
2008
vdr

Sian unuan internacian matĉon la teamo havis dum la jaro 1905 kontraŭ la franca nacia teamo de futbalo. La ĝis nun plej granda sukceso estas la arĝenta medalo, do la dua loko, en la Somera Olimpiko 1924.

Inter la la 1930-aj kaj 1960-aj jaroj la aŭstro Karl Rappan signife influis la svisan nacian teamon: li enkondukis la taktikan manovron "svisa barilo" (germane Schweizer Riegel) kaj prizorgis la teamon en tri mondaj futbalaj turniroj. La Futbala Mondpokalo 1954 okazis en Svislando.

Dum la 1960-aj jaroj komenciĝis erao de sensukceso, kiu daŭris preskaŭ tridek jarojn. La nacia trejnisto Roy Hodgson reproksimigis la teamon al la pintaj mondaj teamoj, kaj atingis, ke la svisa elekto kvalifikiĝis por la Futbala Mondpokalo 1994 kaj la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1996. Kun la nacia trejnisto Jakob Kuhn la teamo kvalifikiĝis por la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2004 kaj la Futbala Mondpokalo 2006. En la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 la svisa teamo samkiel la aŭstra aŭtomate partoprenis, ĉar la du landoj estis la gastigantoj de la sporta evento kaj laŭtradicie la teamoj de la gastiganta lando partoprenas sen kvalifikiĝo. De somero 2008 ĝis somero 2014, do inter la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 kaj la Futbala Mondpokalo 2014, la germano Ottmar Hitzfeld estis la nacia trejnisto - li devenas el urbo Lörrach tutproksime de la limo inter Germanio kaj Svislando, proksime de Bazelo, kaj en sia antaŭa profesiado kiel aktiva futbalisto kaj poste futbaltrejnisto proksimume po-duone aktivis en germaniaj kaj en svislandaj teamoj.

Referencoj redakti

  1. Nati (germane). Duden. Alirita 24-a de februaro 2024.