Tállya estas vilaĝo en Hungario, sur sudokcidenta rando de la montaro Zemplén, en valo de rivereto Szerencs.

Tállya
vilaĝo en Hungario

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3907
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 606  (2023) [+]
Loĝdenso 42 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 14′ N, 21° 14′ O (mapo)48.23472222222221.226111111111Koordinatoj: 48° 14′ N, 21° 14′ O (mapo) [+]
Areo 37,96 km² (3 796 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Tállya (Hungario)
Tállya (Hungario)
DEC
Tállya
Tállya
Situo de Tállya

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tállya [+]
vdr

Tiu estas unu tre grava vilaĝo de la pluraj vilaĝoj de la „Montosuba - Vinregiono”. Ĝi havas fervojan haltejon sur la Szerencs - Hidasnémeti fervojlinio. Ĝi havas ankaŭ aŭtobustrafikon ankaŭ al Szerencs.

Historio redakti

Laŭ la arkeologoj tio estis loĝita ekde plur mil jaroj. Ties nomo verŝajne Valona devena kaj signifas: skribon. La ĉirkaŭ la 1000-a jaro ĉi tie loĝantaj Valonoj portis iam la vitovergojn ĉi tien kaj plantis tiujn post la arbustejforigadoj.

La nomo de la vilaĝo unue ekaperis en ĉarto en 1255. En 1333 ĝian nomon oni skribis ankaŭ en la dokumenton por papo donenda imposto. La paroko de la vilaĝo jam tiam staris sur ĝia nuna loko. Sur nordorienta limtereno de la vilaĝo konstruiĝis la unua fortikaĵo, verŝajne post la tatara invado.

La nomon de la fortikaĵhavantoj ni konas nur ekde fino de la 14-a jarcento. Tiam ĝin havis István Debrőy, poste György Brankovics. Dum regado de Matiaso la 1-a ĝi iĝis posedaĵo de Szapolyai. Dum regado de reĝo János Szapolyai kaj pro liaj bataloj kontraŭ Habsburg Ferdinando iĝis ruina la fortikaĵo.

Bedaŭrinde ĝiajn ŝtonojn oni disportadis. La reformacio malrapide disvastiĝis. Multaj reiris al la romkatolika religio pro perforta agado de Jezuitoj. La Rákóczi-familio en mezo de la 17-a jarcento estiĝis posedanto de la fortikaĵo kaj la vilaĝo.

 
Romkatolika preĝejo en Tállya

La loĝantaro malfacilajn jarojn plu vivis post 1711 kaj la 1739 jara pesto epidemo portis novan sortobaton. Ankaŭ la filoksero-danĝero en 1870 terura estis. La vitojn denove devis planti. Sed en 1928 malfermiĝis la ŝtonminejo. Tio laboreblecon certigis por la ĉi tie loĝantoj. En la Tállya farita vino multe da konata persono inspiris. Ekz. kardinalo Draŝkoviĉ per tio regalis en 1562 papon Julio, krome reĝon Ludovikon la 14-an, papon Johano Paŭlo la 2-a.

Gáspár Károli ĉi tie komencis en hungaran lingvon traduki la sanktan biblion. János Lavotta, la fama hungara komponisto en la loka tombejo ripozas sian eternan sonĝon. Li estis la krea reĝo de soldatverba muziko kaj dancoj. La barokstila reformata preĝejo konstruiĝis en 1753, la katolika preĝejo estas mezepokdevena, kaj nur en 1720 ricevis sian barokstilan formon.

Ĝia poŝta trafiko komenciĝis dum la 14-a jarcento. La vilaĝon ofte detruis fajrodanĝeroj. La industria evoluo ekiris en 1566, kiam oni plilongigis la Vieno - Kassa vojlinion tra Tokaj ĝis Szatmár. En la evangelia preĝejo oni baptis en 1802 Ludovikon Kossuth, la pli malfruan politikiston.

Fama estas la ĉi tiea Rákóczi kelolabirinto kaj la Rákóczi - nobeldomo. En la vilaĝo multe da belaj konstruaĵoj estas troveblaj.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti