Árpád Zempléni
Árpád ZEMPLÉNI, laŭ hungarlingve kutima nomordo Zempléni Árpád estis hungara poeto, tradukisto, verkisto, membro de Societo Kisfaludy (1911), membro de Societo Petőfi.
Árpád Zempléni | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 11-an de junio 1865 en Tállya | |
Morto | 13-an de oktobro 1919 (54-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Árpád Zempléni naskiĝis kiel Imrey Árpád la 11-an de junio 1865 en Tállya. Li mortis la 13-an de oktobro 1919 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiÁrpád Zempléni frekventis mezlernejojn en Sárospatak kaj Debrecen, universitaton en Budapeŝto. En 1896 li eklaboris en arĥivejo, dume li okupiĝis pri literaturo en libertempo. Dum la 1-a mondmilito li estis jam malsana. Li ricevis literaturajn premiojn en 1908 de Societo Kisfaludy, en 1909 kaj 1914 de MTA.
Verkaro (elekto)
redakti- poemoj, ekzemple Zempléni Árpád költeményei (Poemoj de Árpád Zempléni) 1891; Új versek (Novaj poemoj) 1897 Didó 1901 - poema romano; Wesselényi Miklós báró emlékezete 1902 - premiita odo; Zempléni Árpád hátrahagyott verseiből (Postlasitaj poemoj de Árpád Zempléni) 1939
- Kis emberek 1899 - novelaro
- tradukaĵoj de Alfred de Vigny, Leconte de Lisle, Guy de Maupassant, Paul Verlaine, Giosuè Carducci, Lorenzo Stecchetti, Antonio Fogazzaro
- Turáni dalok - eposo, baldaŭe tradukita al germana kaj angla lingvoj (Turanische Lieder: sagenhafte und geschichtliche Heldengesänge Turanian Songs: Legendary and Historical Hero-Songs)