Preĝejo Sankta Ladislao (Tállya)

La preĝejo Sankta Ladislao, nomata laŭ Ladislao la 1-a, reĝo de Hungario, estas romkatolika monumento historia en Hungario, en Tállya laŭ la ĉefplaco.

Paroĥa preĝejo Sankta Ladislao
preĝejo Sankta Ladislao en Tállya
preĝejo Sankta Ladislao en Tállya
paroĥopreĝejokristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tállya
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Eger
dekanujo Szerencs
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Jam dum la mezepoko gotika preĝejo funkciis en tiu vilaĝo. Inter 16471715 la kalvinanoj profitis la preĝejon. La nun videbla preĝejo konstruiĝis en 1720 aŭ en 1757, tamen restis gravaj partoj el la malnova preĝejo. La predikejo estis farita en 1757. La orgeno ekfunkciis en 1828, sed ĝi estis trakonstruita en 1874 kaj 1943. La preĝejo parte bruldetruiĝis en 1861, en la sekva jaro oni rekonstruis ĝin. Laŭ la memortabulo sur la ekstera muro la preĝejo estis renovigita en 1982.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola. En mezo de la fasado la turo altiĝas, sube la enirejo troviĝas. La multangula sanktejo direktiĝas al oriento. Apud la sanktejo troviĝas la sakristio. La impona ĉefaltara bildo prezentas Sanktan Ladislaon. Apude situas lignaj skulptaĵoj pri Sankta Sebastiano, Sankta Roĥo kaj Sankta Triunuo. La flanka altaro maldekstre prezentas Sanktan Vencelon, Franz Anton Maulbertsch pentris la bildon. La ceteraj flankaj altaroj estas dediĉitaj al Elizabeto de Hungario, Immaculata, Johano Nepomuka. Sub la orgeno troviĝas kuŝanta skulptaĵo pri sankta Rozalia el la 18-a jarcento.

Fontoj redakti