Tibor Kalmár, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kalmár Tibor estas hungara reĝisoro, scenaristo, aktoro.

Tibor Kalmár[1] naskiĝis la 16-an de julio 1932 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tibor Kalmár devenis el juda familio. Li debutis kiel infano en teatro de Artúr Lakner. Dum la nazia erao li devis vivi en la juda kvartalo en sia naskiĝurbo. En 1948 li ricevis filman rolon kiel junulo. Li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1954. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de "Vilaĝteatro" nomata Déryné, kio signifis tion, ke per aŭtobusoj la aktoroj vojaĝis al vilaĝoj kaj urbetoj, kie ili prezentis spektaklojn. En 1956 li edziĝis, en 1964 naskiĝis lia filo. Inter 1960 kaj 1995 li estis reĝisoro de Gaja Scenejo, poste li estis redaktoro de humura gazeto. Li ricevis 4 premiojn inter 1988 - 2016.

Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj redakti

Elektitaj filmaj reĝisoraĵoj redakti

  • Kutyakomédia (1982)
  • Különös Szilveszter (2007)

Elektitaj scenarlibroj redakti

  • Egyebek és emberek (1958)
  • VIII. Henrik és 6 felesége (1967)
  • Idefigyeljenek emberek! (1987)
  • Kriminális kabaré (1998)
  • Ezt is túléltük! (2001)
  • Én, Királyhegyi! (2011, ankaŭ aktoro)

Filma rolo redakti

Elektitaj libroj redakti

  • Kulisszatitkok. Száz sztárról sztorizok (2001)
  • Sztárok az éjszakában (2015)

Referencoj redakti

Fontoj redakti