Tivoli (Gotha)

konstruaĵo en Gotha, Germanio

Tivoli estas iama gastejo en Gotha, Am Tivoli nr 3. Ĝi estas la fondodomo de Sozialistische Arbeiterpartei Deutschlands (1875) (SAP), la senpera antaŭula frakcio de la Socialdemokratia Partio de Germanio (SPD). La jaro 1875 konsideratas la vera fondodato, kiam je la fino de la Unuiĝpartitago (de la 22-a ĝis la 27-a de majo) Allgemeiner Deutscher Arbeiterverein (ADAV) kaj Sozialdemokratische Arbeiterpartei (SDAP) kunfandiĝis al SAP.

La Tivoli-gastejo en Gotha
Memorigtabulo

Historio de la konstruaĵo redakti

En la tiama Sundhäuser-aleo konstruitis en 1830 la domo kiel gastejo kun elverŝejo, gastsalonoj kaj salonego kun galerio. Unue ĝi nomiĝis Kautz'sches Wirtschaftslocal. Ekde 1848 la Kaltwasser'sche Saal kondukitis de Ottilie Kaltwasser kiel restoracio. La nomo Tivoli venis ne antaŭ la 1885-a jaro, pro la kontraŭe troviĝinta bierfarejo Tivoli-Brauerei Gotha; krome eblis konsumi Tivoli-bierojn en la gastejo. Je la komenco de la 20-a jarcento la urbo Gotha iĝis nova posedanto. De 1909-18 la gastejo iĝis fakte bierfareja gastejo. Ĝis la Dua mondmilito estis ankaŭ infanĝardeno en la konstruaĵo. La salonegon oni uzis pro diversaj kunvenoj oficialaj de la urbo. En 1953 ĝi alinomitis Laborista memorigloko Tivoli kaj plenumis ĝis la Turniĝo tiun rolon. Dum la sekvintaj jaroj necesis fari profundajn restaŭradlaborojn. Tiam la salonego Kaltwasser reproduktitis laŭ la originala versio.

La gotha-ano Wilhelm Bock redakti

Wilhelm Bock (1846–1931) estis delegito de la gotha-a loka grupo de ADAV kaj partoprenis la Partitagon de Eisenach en la jaro 1869-a. Grandajn meritojn li gajnis per bonega preparado de la Unuiĝpartitago de 1875 en Gotha. Sen li la tuto ne okazus. Li krome fondis la gazeton Gothaisches Volksblatt. En 1946 honore nomitis strato por li.

La fondo de SAP ĉe Tivoli redakti

 
Portretoj de la fruaj germanaj aktivuloj en la laborista movado: August Bebel, Wilhelm Liebknecht - supre, Karl Marx - meze, Carl Wilhelm Tölcke, Ferdinand Lassalle - malsupre)

En 1873 SAP kaj ADAV komencis reciprokan enhavan alproksimiĝon. Oni serĉis vojojn je unuiĝo kaj sukcesis. Tio havis diversajn kialojn - ekz. la fondo de la Germana Imperiestra Regno, la regado de Otto von Bismarck kaj ne laste la kreskanta ekonomia krizo en Germanlando. Antaŭkonferenco okazis en la 14-a kaj en la 16-a de februaro 1875. Oni ellaboris programskizon. Traleginte ĝin August Bebel verkis kontraŭulan koncepton; tiun la plejmulto de la SDAP-anoj reĵetis. Ankaŭ Karl Marx kritikis ĝin. En letero adresita al Wilhelm Bracke li skribis Randglossen zum Programm der deutschen Arbeiterpartei.[1]. Tiuj randaj glosoj famiĝis kiel teoria skribaĵo sub la titolo Kritik des Gothaer Programms. La programo akceptitis unuanime en la 25-a de majo - kio markis la faktan fondon de SAP.

Kun 129 delegitoj, kiuj reprezentis ĉ. 25000 membrojn, la okazo estis la origino de germana socialdemokratio. Ĉe la balotoj je Reichstag en 1877 la socialdemokratiaj politikistoj rekompencitis per la voĉdonado de duono da miliono da civitanoj. Postulis la Programo de Gotha liberan ŝtaton kaj socialisman socion.

Memorigloko Gothaer Parteitag 1875 redakti

Ekde 1953 la komplekso iĝis oficiala memorigloko. La ekspozicio ene koncentriĝis - krome pri la kronologia prezento de la eventoj - pri la realigo de la punktoj de Kritiko je la Gotha-programo farita de Marx kaj Engels ene de la laborista movado. Aparta sekcio dediĉis sin al la historio de Komunista Partio de Germanio laŭ la memkompreno de Sozialistische Einheitspartei Deutschlands. Sekve tiu ĉi memorigloko estis grava parto de la de la oficiala GDR-adoptomaniero de historio.

Refondiĝo de SPD Turingio surloke redakti

Post 115 jaroj okazis denove ĉe Tivoli memorinda paŝo en la historio de socialdemokratio. En la 27.1.1990 fonditis tie ĉi la unua landa sekcio de SPD sur GDR-teritorio. Honoraj gastoj estis Willy Brandt kaj Egon Bahr.[2]

Amikara societo redakti

La subtena organizaĵo Förderverein Gothaer Tivoli e.V. havas ĉ. 40 membrojn fondite en 1992 en Gotha. Celo de ĝi estas i.a. konservi la historian domon kaj alirebligi ĝin por interesatoj el Germanlando kaj el la tuta mondo.

Referencoj redakti

  1. Surreta teksto
  2. Brandt diris la sekvonton (tradukite): "Karaj amikoj, dankon por via invito. Mi alportas salutojn elkorajn de la Eŭropon transpasanta komunumo de socialdemokratoj el la tuta mondo. Tiukuntekste mi transdonas miajn bonajn dezirojn al la socialdemokratoj en tiu ĉi germana kerna lando Turingio."

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

50.94388888888910.697777777778