Friedrich Louis Wilhelm BOCK (naskiĝinta en la 28-a de aprilo 1846 en Großbreitenbach, mortinta la 22-an de junio 1931 en Bad Sulza) estis germana socialdemokrato kaj sindikatisto.

Wilhelm Bock
Persona informo
Wilhelm Bock
Naskiĝo 28-an de aprilo 1846 (1846-04-28)
en Großbreitenbach
Morto 22-an de junio 1931 (1931-06-22) (85-jaraĝa)
en Lautenbach
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Subskribo Wilhelm Bock
Profesio
Okupo ŝuisto • sindikatisto • ĵurnalistopolitikisto vd
Aktiva en Berlino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Malfermkunsido de Reichstag en 1928 - Bock kiel la plej maljuna deputito estis ties prezidanto sidanta en la seĝo centra.

Vivo redakti

La filo de laboristo frekventis la bazlernejon en la naskiĝurbo kaj trejnitis poste kiel ŝufaristo en Arnstadt. Kiam la 23 jara Bock venis kiel submajstro post plurajn jarojn daŭrinta profesia vojaĝo en printempo 1869 al Gotha li familiarigis la 15-20 membrojn de la surloka laborista klerigsocieto kun la novaj ideoj el la laborista movado. Ankoraŭ la saman jaron li partoprenis la unuan (fondo)kongreson de SDAP en Eisenach kaj iĝis unu el ties plej entuziasmaj aktivuloj. Kulmino de la socialdemokratia movado estis la unuiĝproceso inter la frakcioj de August Bebel kaj Ferdinando Lasalo dum 22.-27.5.1875 en la gastejo Tivoli.

La socialdemokratoj de Gotha poste faris grandajn sukcesojn en siaj agadoj. Tie ĉi eldonitis fare de Bock ekde 1875 la centrala organo sindikata Der Wecker kaj ekde 1877 - por la socialdemokratoj de la Duklando Gotha - la gazeton Gothaer Volksfreund. Malgraŭ la de Otto von Bismarck faritaj kontraŭsocialistaj leĝoj Bock povis fariĝi en 1884 la unua deputito socialdemokratia originanta el la Duklando Saksio-Coburg-Gotha ĉe Reichstag (institucio). La mandaton li havis ĝis 1907 kaj regajnis en 1912.

Unua mondmilito redakti

Ĉe la eksplodo de la Unua mondmilito Bock vane reklamis inter la sampartianoj por la racio konservi pacon kaj estis kontraŭ la cedon de pormilitaj kreditoj. En aprilo 1917 Bock estis kunfondinto de la movado de la Nedependaj socialdemokratoj (USPD) estantaj malfavoraj al la milito. Inter ili Bock apartenis al la malradikala alo kaj strikte rifuzis kunfandiĝon kun la komunistoj.

Dum Novembra revolucio Bock estis membro de la komisiitoj de la popolo. Dum parolado en la 9.11.1918 sur la Ĉefa bazaro de Gotha li favorigis demisiigon de la dukon kaj kreon de la lando Turingio.

Honore al li oni nomis straton en la nordo de Gotha.

Literaturo redakti

  • Wilhelm Heinz Schröder: Sozialdemokratische Parlamentarier in den Deutschen Reichs- und Landtagen 1867 - 1933. Biographien, Chronik und Wahldokumentation. Ein Handbuch. Düsseldorf 1995, ISBN 3-7700-5192-0, S. 375f.
  • Helge Matthiesen: Zwei Radikalisierungen - Bürgertum und Arbeiterbewegung in Gotha 1918-1923. In: Geschichte und Gesellschaft. Heft 1, 1995. S. 32–62.

Eksteraj ligiloj redakti