Tracy Austin

tenisistino

Tracy Austin estas usona tenisistino. Ŝi naskiĝis la  2-an de decembro 1962(nun 1962-12-02) en Palos Verdes, Kalifornio, do nun estas 61-jara. Inter la jaroj 1978 kaj 1994 ŝi estis tenisa profesiulo. En tiu tempo ŝi dum sume 21 semajnoj gvidis la mondan rangliston pri teniso de la Virina Tenisa Asocio, do tiutempe estis la tutmonde plej bona tenisistino. En la tuta ĝisnuna historio de teniso, ŝi laŭ tiu nombro de semajnoj pinte de la monda ranglisto (laŭ la stato de februaro 2010) konsideratas la 11-a plej bona tenisistino.

Tracy Austin
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1962 (1962-12-12) (61-jaraĝa)
en Palos Verdes Peninsula
Lingvoj angla
Loĝloko Rolling Hills
Ŝtataneco Usono
Alma mater Palos Verdes Peninsula High School
Familio
Frat(in)oj Jeff Austin • John Austin • Pam Austin • Denise Austin
Infanoj 3
Okupo
Okupo tenisisto • sporta ĵurnalisto
vdr

En 1979, Tracy Austin iĝis la plej juna venkantino de la Usona Malferma Turniro (US Open) - unu el la kvar plej renomaj tenisaj turniroj tutmonde, en aĝo de 16 jaroj kaj 9 monatoj. En la finalo, ŝi fontis la samlandaninon Chris Evert kiu provis gajni la titolon la kvinan jaron sinsekve: Chris Evert ne sukcesis pri tio, kaj Tracy Austin gajnis la matĉon per la rezulto 6–4, 6–3. Duan fojon ŝi du jarojn poste gajnis tiun turniron, ĉi-foje kontraŭ Martina Navrátilová.

Eksteraj ligiloj redakti