Tretjakova galerio

arta muzeo en Moskvo, Rusio

ŜTATA TRETJAKOVA GALERIO (ruse Государственная Третьяковская галерея) estas arta muzeo funkcianta en Moskvo, Rusio. Ĝi estas plej granda kaj riĉa deponejo de la rusa belarto en la mondo.

Tretjakova galerio
Государственная Третьяковская Галерея
arta muzeo • muzea konstruaĵo • muzeo • rekonilo
Lando RusioRusia ImperioSovetunio vd
Situo Centra administra arondismento
Adreso Lavrushinsky Ln, 10
Poŝtkodo 238318
Posedanto Registaro de Moskvo vd
Arkitekto(j) Viktor Vasnecov vd
Estiĝo 1856
Estro Zelfira Tregulova (direktoro)
Direktoro Zelfira Tregulova • Q117348021
Koordinatoj 55° 44′ 29″ N, 37° 37′ 15″ O (mapo)55.74138937.620864Koordinatoj: 55° 44′ 29″ N, 37° 37′ 15″ O (mapo)
Tretjakova galerio (Moskvo)
Tretjakova galerio (Moskvo)
DEC
Tretjakova galerio
Tretjakova galerio
Situo de Tretjakova galerio
Map
Tretjakova galerio
Jaraj vizitantoj: 894 374 (2020)
Retpaĝo https://www.tretyakovgallery.ru
vdr
portreton de Paŭlo Tretjakov pentris Ilja Repin en 1901
Ŝtata Tretjakova galerio en Moskvo
Ikono kiu reprezentas Paŭlon, realigitan de Andreo Rublov ĉirkaŭ la jaro 1407. De 110 x 160 cm, ĝi konserviĝas en la Tretjakova galerio de Moskvo.

Ĝin fondis fratoj Sergio kaj Paŭlo Tretjakov riĉaj negocistoj kolektintaj bildojn prefere de rusaj pentristoj ekde 1856 en propra belega konstruaĵo, kies projekton desegnis fame konata rusa pentristo Viktor Vasnecov. En 1892 la fratoj donacis la kolekton kaj la konstruaĵon al moskvanoj, por ke tiuj povu libere spekti la ĉefverkojn de rusaj grandaj majstroj.

Ekde la 3-a de junio 1919 ĝi estis naciigita kaj nun inkluzivas kelkajn separajn muzeojn sub titolo - ‘Tutrusia muzea unuiĝo – Ŝtata Tretjakova galerio’. Ĝin konsistigas:

Nigra kvadrato de Kazimir Maleviĉ, 1915
  • La galerio mem (t.n. ‘malnova konstruaĵo’);
  • La eksponejo ‘Belarto de la 20-a jarcento’ (t.n. ‘nova konstruaĵo’);
  • Preĝejo de St.Nikolao en Tolmaĉi;
  • La Inĝeniera truso;
  • Kvar muzeoj, eksaj studioj de la eminentaj rusaj geartistoj: skulptistino Anna Golubkina, pentristoj Viktor Vasnecov kaj lia frato Apolinario Vasnecov, pentristo Paŭlo Korin.

Eksteraj ligiloj redakti