Truck Parham

usona muzikisto

Charles Valdez „Truck“ Parham (n. 25-an de januaro 1911 en Ĉikago; m. 5-an de junio 2002[1]) estis usona basisto de svingo kaj de diksilando.

Truck Parham
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1911 (1911-01-25)
en Ĉikago
Morto 5-an de junio 2002 (2002-06-05) (91-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Truck Parham sekvis dum sep jaroj kantlecionojn, laboris tamen komence kiel prefestis sportisto; li estis boksisto kaj ludis usonan piedpilkon ĉe la Chicago Negro All Stars. Antaŭ ol li ŝanĝiĝis al baso, li estis frapinstrumentisto; li lernis kontrabason ce la mita basisto de Count Basie, Walter Page. Parham laboris en la teritoria bando de Zack Whyte ekde 1932 ĝis 1934, ĉefe en Cincinnati. Post sia reveno al Ĉikago li ludis en la 1930-aj jaroj kun Zutty Singleton, Roy Eldridge (1936–1938), Art Tatum kaj Bob Shoffner. En la jaro 1940 li membriĝis en la orkestro de Earl Hines, en kiu li restis du jarojn. Poste li transiris al Jimmie Lunceford (1942–1947), ludis post tio denove ĉe Muggsy Spanier en ties revivo-bando (1950–1955), poste ĉe Herbie Fields (1956–1957), denove ĉe Hines samkiel ĉe Louie Bellson. Dum la 1960-aj jaroj li kunlaboris precipe kun Art Hodes kaj ludis en multaj diksilandbandoj, ekz. de Big Chief Russell Moore. Parham kunlaboris je sonregistradoj de Mildred Bailey, Eldridge, Hines, Lunceford, Pearl Bailey, Spanier kaj Bellson.

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. Nekrologoj en The New York Times, en The Telegraph kaj en [1][rompita ligilo] The Independent