Turingia Arbarfervojo

La Turingia Arbarfervojo (germane Thüringer WaldbahnThüringerwaldbahn) estas tramvoja linio kun ravaj impresoj cirkulanta inter la ĉefa stacidomo de Gotha kaj Bad Tabarz.

Thüringerwaldbahn

Teknikaj trajtoj
Longo 21.7 km
Ŝpuro 1000 mm (Metra ŝpuro)
Fervoja elektra sistemo 600 kV
Maksimuma rapideco 60 km/h
Stacioj de la fervojlinio
  • Gotha Hauptbahnhof (0,0 km)
  • Bahnhofstraße
  • Orangerie
  • Huttenstraße
  • Gartenstraße
  • Bertha-von-Suttner-Platz
  • Myconiusplatz
  • 18.März-Straße
  • Ernststraße
  • Wagenhalle (3,7 km)
  • Schöne Aussicht
  • Inselsbergstraße
  • Sundhausen (5,2 km)
  • Gotha Krankenhaus (ne ĉiuj)
  • Boxberg (8,1 km)
  • Leina (9,9 km)
  • Wahlwinkel (12,3 km)
  • Waltershausen Gleisdreieck (14,2 km)
  • Schnepfenthal (14,9 km)
  • Reinhardsbrunner Teiche (16,7)
  • Reinhardsbrunn (17,5 km)
  • Friedrichroda (18,2 km)
  • Marienglashöhle (19,3 km)
  • Bad Tabarz (21,7 km)
vdr
La Arbarfervojo ene de la tramliniaro de Gotha.
Veturilŝanĝo hasta ĉe la haltejo Boxberg en la aŭgusto de 1989...
Vagono ĉe la finstacio en Bad Tabarz
Tramo alproksimiĝas al la haltejo Reinhardsbrunn.
Ŝildo el 1967 por aŭtistoj kun la peto malakceli la veturilon.

Historio redakti

Tramoj en Gotha redakti

Planoj komenciĝis jam en la 1870-aj jaroj, kiam oni intencis unuigi la stacidomon kun la urbocentro per ĉevala tramo. Pro troaj kostoj tiaj ideoj fine forĵetitis. En 1882 certa entreprenisto pretis je financado, tamen tro longaj intertraktoj denove ne realigis la ideon. En la 24-a de majo 1893 la urbo decidis konstrui tramon kaj en la 2-an de majo 1894 tramvojo en Gotha ekfunkciis. Sume estis projektitaj naŭ linioj, el kiuj ĝis 1903 nur ses realiĝis.

Longdistanca linio en la Turingian Arbaron redakti

Jam en 1897 la registaro decidis konstruigi longdistancan linion; en 1911 faritis kontrakto pri tio. Sed la en la 4-a de julio 1914 komencitaj laboroj interrompitis pro la Unua mondmilito kaj la inflaciego kaj nur en la 28-a de junio 1928 kontinuigitis. Inaŭgura tago estis finfine la 17-a de julio 1929: dek motorvagonoj, sep flankvagonoj kaj pakaĵvagono konsistigis la veturilaron. Maksimuma rapideco estis de 10 km/h., la maksimuma tensio de 600 V.

Dum la 1930-aj jaroj la Arbarfervojo tiom populara kaj frekventata estis ke ĝis 22 veturadoj okazis potage! Oni uzis ĝin ne nur por ekskursoj sed ankaŭ por atingi la deĵorlokojn. La Dua mondmilito lasis maldamaĝita la linion ĝis bombatakoj de la 6-a de februaro 1945, kio ĉesigis la trafikon. Post kiam oni pro militstrategiaj kialoj eksplodigis la aŭtoŝosean ponton super la rivero Leina la tramvoja reto estis dividita en du partojn. Nur en julio 1946 reekis la trafiko sur ambaŭ partoj; la 30-an de oktobro 1947 refoje kontinua veturado ekeblis post rekonstruo de la ponto. En la 15-a de majo 1964 turntrakaĵoj estis instalitaj ĉe la ĉefa stacidomo de Gotha, kaj (en la 20-a de decembro 1966) ankaŭ en Bad Tabarz ĉe la finstacio. En la 1-a de novembro 1971 inaŭguritis la nova linio disde kaj ĝis la stacidomo de Waltershausen (ekde 2007 ĝi nomiĝas linio 6). Planoj etendigi la linion de Bad Tabarz ĝis Winterstein tra Fischbach bedaŭrinde ne realiĝis.

Hodiaŭ la Arbarfervojo estas la linio 4 de la tramaro de Gotha; tenadis ĝin TSWB -Thüringerwaldbahn und Straßenbahn Gotha GmbH fondita en la 15-a de januaro 1991. En la 23-a de marto 2002 disforkejo en Sundhausen (en la direkto de la malsanulejo) ekfunkciis. Kelkaj arbarfervojaj tramoj ankaŭ prenis tiun linieron de la linio 1 (stacidomo-hospitalo), kio plilongigas la veturadon je 5 minutoj.

Priskribo de vojaĝo disde Gotha al Bad Tabarz redakti

Elirpunkto estas la ĉefa stacidomo de Gotha. Oni preterveturis tra Bahnhof-strato laŭ historiaj konstruaĵoj kaj baldaŭ poste videblas la oranĝerio de Kastelo Friedenstein. La tramo faras kurbon ĉirkaŭ la urbocentro okcidenten. Disde la haltejoj Huttenstraße, Bertha-von-Suttner-Platz kaj Myconiusplatz facile atingebas la urbokerno. La etoso de ekza rezidejo per promeno tra la urbo ĉe kvazaŭ ĉiu paŝo senteblas.

La tramo venkas nun la unuan suprendeklivon kaj atingas ĉe la haltejo Wagenhalle la unutrakan parton kiu kondukas eksteren de la urbo Gotha. Post mallonga veturado oni preterpasas la haltejon Schöne Aussicht, kie unuafoje spekteblas la altaĵoj de la Turingia Arbaro. Post komuna tratuneleta veturado sub la fervojlinio de Erfurto al Eisenach, la ĝis nun paralela linio 1 adiaŭas la linion 4 por iri maldekstren al la malsanulejo ĉe la disforkejo de Sundhausen.

Tie ĉi la Arbarfervojo definitive forlasas la urbon kaj ekde nun laŭlonge de herbaroj, kampoj kaj rojoj veturas rekte en la direkto de la Turingia Arbaro. La unua longdistanca celo estas Boxberg kun la samnoma ĉevalkurejo. Al eltramiĝinto en tiu ĉi haltejo ofertatas vojeto ĝis la hipodromo kun panoramo al la Turingia Arbaro, belvido estanta impona en ĉiuj sezonoj de la jaro.

Idiliecaj vilaĝoj troviĝas laŭlonge de la fervoja linio ĝis la Traka triangulo (Gleisdreieck) en Waltershausen. La linio 6 (longeco: 2,4 km) veturas de tie ĉi al la stacidomo de Waltershausen, pendola tramo. Indas viziti Waltershausen, kaj pro la urbo kaj pro la Kastelo Tenneberg. Por sportemuloj troviĝas ĉe la Traka triangulo eventa naĝejo liberaera kaj (vintre) arta sketejo.

Post pluveturado bone senteblas ekde la haltejo Schnepfenthal la arbara karaktero de la tramlinio. La vagonoj estas atingintaj la altaĵojn de la Turingia Arbaro kaj traveturas nun la valo Badwasser kun la romantikaj lagetoj de Reinhardsbrunn. Ĉe la haltejo rekte ĉe Stacidomo Reinhardsbrunn estas komfortaj ŝanĝeblecoj transportilaj: pluraj buslinioj invitas al transveturado de la Turingia Arbaro (ekz. en la direkto de Schmalkalden, Kleinschmalkalden kaj Brotterode.

Post aliaj 96 vertikalaj metroj la tramo alvenas al Friedrichroda, konata ban- kaj ripozumloko kiu ĉiam atrakcias. De tie oni povas atingi per diversaj padoj la migradopadegon Rennsteig. Ne malproksime troviĝas la haltejo Marienglashöhle: tie ĉi estas fascina kristalgroto en kaverna lageto, vizitinda kaj vizitenda de ĉiuj turistoj.

Post kelkaj minutoj tra la fascina arbaro la fervojo atingas sian finan stacion en Bad Tabarz. La kuracloko estas ĉe la piedo de la 916 m alta monto Großer Inselsberg. Krome en Bad Tabarz estas eventa naĝejo. Post ne tute 60 minutoj la fervojemulo estas veturinta 21, 7 kilometrojn kaj pliriĉigis sin per multaj impresoj el Turingio kromnomita ja la verda koro de Germanio.

Ofertoj redakti

Por turistoj ekzista la t.n. Touristenticket der Thüringerwaldbahn kiu eblas senliman veturadon per la Arbarfervojo dum unu tago kaj reduktitajn enirbiletojn en muzeoj ktp. Por privataj festoj eĉ eblas lupreni tramojn.

Literaturo redakti

  • Bernd Blickensdorf: Die Thüringerwaldbahn, Transpress Verlag, Berlin 1986, ISBN 3-344-00310-0
  • Bernd Blickensdorf u. a.: 75 Jahre Thüringerwaldbahn, 110 Jahre Straßenbahn Gotha, Festschrift, Gotha 2004
  • Faldfolio reklama de oktobro 2010, eldonita fare de TWSG.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti