Versoix

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Versoix (stacidomo).

Versoix estas urbo kaj komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando.

Versoix
Blazono de Versoix
Blazono de Versoix
Urbocentro de Versoix
Urbocentro de Versoix
Blazono de Versoix
komunumo en Svislando • urbo en Svislando • komunumo en Francio
Kantono Ĝenevo
Distrikto (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj  46° 17′ 0″ N 6° 10′ 0″ O / 46.28333 °N, 6.16667 °O / 46.28333; 6.16667 (mapo)Koordinatoj: 46° 17′ 0″ N 6° 10′ 0″ O / 46.28333 °N, 6.16667 °O / 46.28333; 6.16667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 12760
Areo 10,54 km²
Alteco 385 m super marnivelo
Poŝtkodo 1290
Komunumkodo 6644
Mapo de Versoix
Mapo de Versoix
Mapo de Versoix
vdr

Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 13 422 loĝantoj sur areo de 10,51 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 277 loĝantoj/km².

Geografio redakti

La urbo Versoix situas 10 kilometrojn nordoriente de la urbo Ĝenevo ĉe la nordokcidenta bordo de Lago Lemano. En Versoix alfluas la samnova rivero al la lago. En nordoriento la komunumo limas al la Kantono Vaŭdo.

Najbaraj komunumoj redakti

La urbo limas en nordo al Chavannes-des-Bois kaj Mies (ambaŭ Kantono Vaŭdo), en oriento (aliflanke de la Lago Lemano al Anières, Corsier kaj Collonge-Bellerive, en sudo al Genthod, Bellevue kaj Collex-Bossy, kaj en okcidento al Versonnex (Ain), Sauverny kaj Grilly (ĉiuj tri en Francio en la departemento Ain).

Trafiko redakti

Versoix disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Ĝenevo al Laŭzano. La komunumo estas ankaŭ konektita al la loka busreto de Ĝenevo. La komunumo disponas pri haltejo por la ŝipoj sur la Lago Lemano.

La komunumo etendiĝas laŭlonge de la kantona ĉefvojo n-ro 1 de Ĝenevo tra Zuriko al Kreuzlingen, kiu en la urbo nomiĝas Route Suisse. Tra la urbo pasas la svisa aŭtovojo A1 de Ĝenevo tra Laŭzano kaj Berno al Zuriko kaj Sankt-Galo, la plej proksima alveturejo al ĝi troviĝas proksimume 6 kilometrojn oriente de la komunumo en Coppet. Proksimume 4 kilometrojn nordokcidente de la komunumo situas la Flughaveno Ĝenevo, en kies alflugvojo la urbo situas kaj pro tio forte suferas pro la granda bruo de la alteriĝantaj aviadiloj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Versoix datiĝas el la jaro 1022 kiel Versoi. En la jaro 1257 la Grafo Petro de Savojo akiras Vaŭdon kune kun Versoix. En 1536 Versoix fariĝis posedaĵo de Berno kaj estis reformaciigita. Per la kontrakto de Laŭzano en la jaro 1564 Versoix estis redonita al Savojo. En 1790 dum la Franca Revolucio Versoix estis aligita al la departemento Ain en Francio. En la jaro 1816 Versoix estis redonita al Ĝenevo kaj Svislando.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti